Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/232

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ordonas al mi piede travadi. Se mi tion al ili promesus, ili mem sentus, ke ĝi estas vana sono de vortoj en mia buŝo. Paŭlo diris ĝin al mi malkaŝe. Vi scias, kiel mi amas Ligian, kaj vi scias, ke ekzistas nenio, kion mi ne farus por ŝi. Sed mi ja ne povus, eĉ je ŝia postulo, levi sur la ŝultroj Sorakton aŭ Vezuvion, nek enteni en miaj manoj la Trazimenan lagon, nek ŝanĝi miajn okulojn el nigraj en bluajn, kiajn havas la ligoj. Se ŝi postulus, mi volus, sed tio estus ekster mia ebleco. Mi ne estas filozofo, sed mi ne estas ankaŭ tiel malsprita, kiel mi eble plurfoje ŝajnas al vi. Kaj mi diros al vi jene: mi ne scias, kion la kristanoj faras, por vivi, mi scias aliflanke, ke kie komenciĝas ilia intruo, tie finiĝas la roma regado, finiĝas Romo, finiĝas la vivo, la diferenco inter venkito kaj venkinto, inter riĉulo kaj malriĉulo, inter mastro kaj sklavo, finiĝas la ofica digno, finiĝas la cezaro, la leĝoj kaj la tuta ordo de la mondo; anstataŭ ĉio tio venas Kristo kaj ia kompatemo, kia ĝis nun neniam ekzistis, kaj ia boneco, kontraŭa al la homaj kaj al niaj instinktoj. Al mi, vere, Ligia gravas pli multe, ol la tuta Romo kaj ĝia regado, kaj pereu eĉ la mondo, ke mi nur povu havi ŝin en mia hejmo. Sed tio ĉi estas alia afero. Por ili, por la kristanoj, oni devas, krome, senti, ke tiel estas bone kaj havi en la animo nenion alian. Kaj mi — la dioj estu miaj atestantoj! — mi ne povas. Ĉu vi komprenas, kion tio signifas? Estas en mia naturo io, kio forpuŝas tiun instruon, kaj se eĉ mia buŝo ĝin glorus, se mi eĉ sekvadus ĝiajn regulojn, la saĝo kaj la animo dirus al mi, ke mi tion faras por la amo, por Ligia, kaj ke sen Ligia nenio en la mondo estus al mi pli kontraŭa. Kaj stranga afero, ke tia homo, kiel Paŭlo el Tarso, komprenas tion, kaj ke komprenas ankaŭ, malgraŭ sia simpleco, tiu maljuna theurgus, la plej grand inter ili, Petro, kiu estis disĉiplo de Kristo. Kaj ĉu vi scias, kion ili faras? jen ili preĝas por mi kaj petas por mi pri io, kion ili nomas dia favoro, sed min ekregas nur maltrankvilo kaj ĉiam pli granda sopiro je Ligia.

„Mi ja skribis al vi, ke ŝi foriris sekrete, se forirante, lasis al mi krucon, kiun ŝi mem kunligis el branĉetoj de bukso. Vekiĝinte, mi trovis ĝin apud la lito Mi havas ĝin nun en mia lararium kaj mi mem ne scias al mi klarigi, kial mi proksimiĝas al ĝi tiel, kvazaŭ estus en ĝi io dia, tio estas kun respekto kaj timo. Mi amas ĝin, ĉar ŝiaj manoj ĝin ligis, sed mi malamas, ĉar ĝi nin dividas. Iafoje ŝajnas al mi, ke en ĉio tio estas iaj sorĉoj kaj ke la theurgus Petro, kvankam li pre-