Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/233

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

zentas sin kiel simpla fiŝkaptisto, estas pli granda, ol Apollonius kaj ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ li, ke li sorĉis ilin ĉiujn, Ligian, Pomponian kaj min mem.

„Vi skribas, ke en mia letero oni sentas maltrankvilon kaj malĝojon. La malĝojo devas esti, ĉar mi denove ŝin perdis, kaj la maltrankvilo estas tial, ke tamen iio ŝanĝiĝis en mi. Sincere mi diras al vi, ke nenio estas pli kontraŭa al mia naturo, ol tiu instruo, sed tamen de la tempo, kiam mi ĝin renkontis, mi ne povas min rekoni. Sorĉoj, ĉu amo? Circeo ŝanĝadis per la tuŝo la homajn korpojn, sed al mi oni ŝanĝis la animon. Nur Ligia sola povis eble tion fari, aŭ pli ĝuste Ligia per tiu stranga instruo, kiun ŝi konfesas. Kiam mi revenis de ili hejmen, neniu min atendis. Oni kredis, ke mi estas en Benevento kaj ke mi ne baldaŭ revenos, do mi trovis hejme malordon, ebriajn sklavojn kaj festenon, kiun ili aranĝis al si en mia tricilnium. Morto malpli ilin surprizus, ol mi, kaj malpli ilin terurus. Vi scias, per kiel forta mano mi regas mian domanaron, do ĉiuj, kiuj estis vivaj, ĵetis sin sur la genuojn, kaj kelkaj svenis pro timo. Kaj ĉu vi scias, kiel mi agis? En la unua momento mi volis voki pri vergoj kaj ruĝvarmaj ferstangoj, sed tuj poste ekkaptis min ia honto, kaj ĉu vi kredos? — ia kompato por tiuj mizeruloj: estas inter ili ankaŭ maljunaj sklavoj, kiujn ankoraŭ mia avo, M. Vinicius, venigis en la tempo de Aŭgusto el apud Rejno. Mi fermis min sola en la biblioteko kaj tie ankoraŭ pli strangaj pensoj venis mian kapon, nome, ke post tio, kion mi vidis kaj aŭdis inter la kristanoj, ne decas al mi trakti la sklavojn tiel, kiel ĝis nun mi traktis, kaj ke ili ankaŭ estas homoj. Ili dum kelkaj tagoj vivis en morta teruro, kredante, ke mi prokrastas tial, por pli kruelan punon elpensi, sed mi ne elpensis kaj ne punis ilin, ĉar mi nepovis! Kunvokinte ilin en la tria tago, mi diris: mi pardonas vin, kaj vi penu per diligenta servado neniigi la kulpon! Tiam ili falis sur la genuojn, verŝante larmojn, etendante kun ĝemoj la manojn kaj nomante min mastro kaj patro, dum mi — kun honto mi tion diras — estis egale kortuŝita. Ŝajnis al mi, ke en ĉi tiu momento mi vidas la dolĉan vizaĝon de Ligia kaj ŝiajn okulojn, superverŝitajn de larmoj, dankantajn min por tia ĉi ago. Kaj, prob pudor! mi sentis, ke ankaŭ miaj pupiloj malsekiĝis… Ĉu vi scias, kion mi konfesos al vi: nome, ke mi ne povas helpi min sen ŝi, ke estas al mi malbone for de ŝi, ke mi estas simple malfeliĉa kaj ke mia malĝojo estas pli granda ol vi supozas… Sed koncerne miajn sklavojn, aten-