Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/234

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tigis min unu afero. La pardono, kiun ili ricevis, ne nur ne igis ilin arogantaj, ne nur ne malgrandigis la disciplinon, sed neniam timo instigis ilin al tiel diligenta servado, al kia instigis ilin la dankemo. Ne nur ili servas, sed ŝajnas vetrapide diveni miajn pensojn, kaj mi mencias tion al vi tial, ke kiam tagon antaŭ la forlaso de la kristanoj mi diris al Paŭlo, ke sekve de lia instruo la mondo disfalus, kiel barelo sen ringtenilo, tiu diris al mi: „Amo estas pli forta ringtenilo, ol teruro”. Kaj nun mi vidas, ke en certaj okazoj tiu ĉi opinio povas esti prava. Mi konvinkiĝis pri tio ankaŭ rilate al miaj klientoj, kiuj, eksciinte pri mia reveno, kunkuris, por min saluti. vi scias, ke neniam mi estis por ili tro avara, sed ankoraŭ mia patro laŭprincipe traktis ilin fiere kaj ankaŭ min kutimigis al simala traktado. Nun, vidante tiujn eluzitajn mantelojn kaj tiujn vizaĝojn, mizerajn de malsato, denove mi spertis kvazaŭ kompatan senton. Mi ordonis, ke oni donu al ili manĝi, krom tio mi parolis kun ili; kelkajn mi nomis per iliaj nomoj, kelkajn mi demandis pri iliaj edzinoj kaj infanoj, kaj denove mi vidis larmojn en la okuloj. Krom tio ŝajnis al mi, ke Ligia tion vidas, ke ŝi ĝojas kaj laŭdas… Ĉu mia intelekto komencas erari, aŭ la amo konfuzas mian menson, mi ne scias, mi scias tamen, ke mi ĉiam havas la senton, kvazaŭ ŝi rigardas min de malproksime, kaj mi timas fari ion, kio povus ŝin malĝojigi kaj ofendi. Jes, Caius! Oni tamen ŝanĝis al mi la animon, kaj iafoje mi estas kun tio feliĉa, alifoje turmentas min tiu penso, ĉar mi timas, ke oni forprenis de mi la antaŭan bravecon, la antaŭan energion, kaj ke eble mi maltaŭgos nun ne nur al konsilo, juĝo, festenoj, sed eĉ al milito. Tio estas sendube sorĉoj! Kaj tiagrade oni min ŝanĝis, ke mi diros al vi ankaŭ, kio venadis en mian kapon tiam ankoraŭ, kiam mi kuŝis malsana: ke se Ligia estus simila al Nigidia, al Poppaea, al Crispinilla kaj al niaj aliaj eksedzinoj, se ŝi estus same malĉasta, same senkompata kaj same facile havebla, kiel ili, tiam mi ŝin ne amus tiel, kiel mi amas. Sed, se min amas ŝin pro tio, kio nin dividas, vi divenas, kia haoso naskiĝas en mia animo, en kia mallumo mi vivas, kiel mi ne vidas antaŭ mi certajn vojojn kaj kiagrade mi ne scias, kion fari kun mi mem. Se oni povas kompari vivon al fonto, en mia fonto, anstataŭ akvo, fluas maltrankvilo. Mi vivas per al espero, ke mi ŝin eble revidos, kaj iafoje, ŝajnas al mi, ke tio devas okazi… Sed kio estos kun mi post jaro aŭ du jaroj, mi ne scias kaj ne povas diveni. Romon mi ne forlasos. Mi ne povus elporti la societon