Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/235

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de la aŭgustanoj, kaj krom tio la sola konsolo en mia malĝojo estas la fakto, ke mi estas proksime de Ligia, ke pere de Glaucus la kuracisto, kiu promesis min viziti, aŭ pere de Paŭlo el Tarso eble de tempo al tempo mi ion ekscios pri ŝi. Ne! mi ne forlasus Romon, se eĉ oni oferus al mi la prefektecon de Egipto. Sciu ankaŭ, ke mi ordonis al skulptisto ĉarpenti tombostonon por Gulo, kiun mi mortigis en kolero. Tro malfrue mi ekpensis, ke li tamen vartis min sur la brakoj kaj ke li la unua instruis min, kiel meti sagon sur pafarkon. Mi ne scias, kial nun vekiĝis en mi la memoro pri Gulo, simila al bedaŭro kaj riproĉo… Se vin mirigas tio, kion mi skribas, mi respondos, ke min ĝi mirigas ne malpli multe, sed mi skribas al vi puran veron. Adiaŭ!”