Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/236

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĈAPITRO XXIX

Al tiu ĉi letero Vinicius jam ne ricevis respondon, ĉar Petronius ne skribis, esperante videble, ke la cezaro hodiaŭ-morgaŭ ordonos revenon en Romon. La famo pri tio disvastiĝis efektive tra la urbo kaj vekis grandan ĝojon en la koroj de la stratamaso, sopiranta cirkludojn kaj disdonadon de greno kaj de olivolco, da kiuj grandaj provizoj estis amasigitaj en Ostio. Helius, liberigito de Nero, anoncis fine en la senato lian revenon. Sed Nero, enŝipiĝinte kun sia kortego ĉe la promontoro Miseno, revenis malrapide, vizintante envoje apudbordajn urbojn, por tie ripozi aŭ prentiĝi en teatroj. En Minturnoj, kie li denove kantis publike, li restis en teatroj. En Minturnoj, kie li denove kantis publike, li restis dekkelkajn tagojn kaj konsideris eĉ, ĉu ne reveni en Neapolon kaj ne atendi tie la alvenon de la printempo, kiu cetere iĝadis pli frua, ol ordinare, kaj varma. Dum la tuta tempo Vinicius vivis fermita en sia domo, kun la penso pri Ligia kaj pri ĉiuj tiuj novaj aferoj, kiuj okupis lian animon, enportante en ĝin ideojn kaj sentojn, kiuj ĝis tiam estis al ĝi fremdaj. Li vidadis nur de tempo al tempo Glaucuson la kuraciston, kies ĉiu vizito inspiradis al li internan ĝojon, ĉar li povis paroli kun li pri Ligia. Glaucus ne sciis, vere, kie ŝi trovis rifuĝon, li certigis tamen Viniciuson, ke la ĉefuloj ĉirkaŭigis ŝin per sindona zorgemo. Foje ankaŭ, tuŝita per la malĝojo de Vinicius, Glaucus diris al li, ke la postolo Petro mallaŭdis Crispuson pro tio, ke li riproĉis al Ligia ŝian teran amon. La juna patricio, ekaŭdinte ĉi tion, paliĝis de kortuŝo. Ankaŭ al li ŝajnis iafoje, ke li ne estas indiferenta al Ligia, sed egale ofte kaptadis lin dubo kaj necerteco. nun unuafoje li ekaŭdis la konfirmon de siaj deziroj kaj esperoj el la buŝo de alia homo, kaj plie, de kristano. En la unua momento de dankemo li volis kuri al Petro, kaj eksciinte, ke tiu forestas el la urbo, li petegis Glaucuson, ke li konduku lin al la apostolo, promesante por tio malavarajn donacojn por la malriĉuloj de la komunumo. Ŝajnis al li ankaŭ, ke se Ligia lin amas, per tiu ĉi sola fakto ĉiu baroj estas forigitaj, ĉar li estas preta ĉiumomente ekadori Kriston. Sed Glaucus, kvankam li insiste inklinigis la junan patricion akcepti bapton, ne kuraĝis al li tamen garan-