Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/237

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tii, ĉu li per tio tuj akiros Ligian, kaj li diradis al Vinicius, ke bapton oni devas deziri por la bapto mem, ne por aliaj celoj. „Oni devas havi ankaŭ la animon kristanan” — li diris al la juna tribuno — kaj Vinicius, kvankam ĉia malhelpo incitegis lin, komencis jam kompreni, ke Glaucus, kiel kristano, diras tion, kion li devas diri. Li mem ne konsciis klare, ke unu el la plej profundaj ŝanĝoj de lia naturo konsistis en tio, ke antaŭe li mezuradis homojn kaj aferojn nur per la propra egoismo, dum nune iom post iom li alkutimiĝadis al la penso, ke aliaj okuloj povas alie rigardi, alia koro alie senti, kaj ke praveco ne ĉiam estas samsignifa kun person profito.

Ofte li ankaŭ sentis la deziron vidi Paŭlon el Tarso, kies vortoj vekis kune lian intereson kaj maltrankvilon. Li preparis al si en la animo argumentojn, per kiuj li kontraŭparolos lian instruon, li konstraŭstaris lin en la penso, li volis lin tamen vidi kaj aŭdi. Sed Paŭlo iris en Aricion, kaj kiam ankaŭ la vizitoj de Glaucus komencis iĝadi ĉiam pli maloftaj, Viniciuson ekĉirkaŭis kompleta soleco. Tiam li denove komencis trakuradi la stratetojn, najbarajn al Suburra, kaj la mallarĝajn vojetojn de Transtibro, esperante, ke eble eĉ de malproksime li ekvidos Ligian, sed kiam ankaŭ tiu ĉi espero montriĝis vana, en lia koro komencis kreski enuo kaj malpacienco. Venis fine la tempo, ke la antaŭa naturo ekparolis en li ankoraŭ foje kun tia forto, kiel ondo en la momento de alfluo revenas al la bordo, de kiu ĝi foriĝis. Ekŝajnis al li, ke li estis malsaĝulo, ke senbezone li okupis sian kapon per la aferoj, kiuj igis lin malgaja, kaj ke li devas preni el la vivo, kion li povas. Li decidis forgesi pri Ligia, aŭ almenaŭ serĉi volputon kaj vivoĝuon ekster ŝi. Li sentis tamen, ke tio estas la lasta provo, do li ĵetis sin en la haoson de la vivo kun la tuta blinda, propra al li energio kaj pasio. La vivo mem ŝajnis lin al tio logi. La urbo, kvazaŭ morta kaj senhomiĝinta en la vintro, komencis vigliĝadi per la espero de la baldaŭa reveno de la cezaro. Oni preparis por li solenan akcepton. Krom tio la printempo estis venanta: de la spiro de afrikaj ventoj malaperis la neĝoj sur la pintoj de la Albana montaro. La ĝardenaj herbejoj kovriĝis per violoj. La forumoj kaj la Kampo de Marso eksvarmis per homoj, kiujn karesis ĉiam pli varma suno. Sur Via Appia, kiu estis ordinara loko de eksterurbaj veturpromenoj, ekregis la movado de riĉe ornamitaj veturiloj. Oni jam faris ekskursojn en la Albanan montaron. Junaj virinoj, pretekstante adorsaluti Junonon en Lanuvio aŭ Dianon en Aricio, eliĝadis el siaj