Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/238

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

domoj, por ekster la urbo serĉi impresojn, societon, renkontojn kaj volupton. Tie, inter grandiozaj veturiloj, unu tagon Vinicius rimarkis antaŭatan de du molosoj, imponan carruca de la petroniusa Chrysothemis, ĉirkaŭita de tuta aro da junuloj kaj maljunaj senatanoj, kiujn la ofico retenis en la urbo. Chrysothemis, mem direktante kvar malgrandajn korsikajn ĉevalojn, disdonadis ĉirkaŭen ridetojn kaj facilajn batojn per ora vipo, sed, rimarkinte Viniciuson, ŝi haltigis la ĉevalojn, invitis lin en sian carruca kaj poste hejmen, al festeno, kiu daŭris la tutan nokton. Vinicius tiel ebriiĝis dum tiu festeno, ke li eĉ ne memoris, kiam oni forprenis lin hejmen, li tamen rememoris, ke kiam Chrysothemis demandis lin pri Ligia, li ofendiĝis kaj, estante jam ebria, verŝis sur ŝian kapon pokalon da falerno. Pensante pri tio jam sobre, li sentis ankoraŭ koleron. Sed tagon poste Chrysothemis, forgesinte videble la ofendon, vizitis lin en lia hejmo kaj denove kunprenis lin sur la Appian vojon; poste ŝi vespermanĝis ĉe li, dum kio ŝi konfesis, ke ne nur Petronius, sed ankaŭ lia liutisto tedas ŝin jam delonge kaj ke ŝia koro estas libera. Dum semajno oni vidadis ilin kune, sed la rilato ne promesis esti daŭra. Kvankam post la akcidento kun la falerno la nomo de Ligia neniam plu estis elparolita, Vinicius ne povis liberiĝi de la penso pri ŝi. Ĉiam li havis la senton, ke ŝiaj okuloj lin rigardas, kaj tiu sento traigadis lin kvazaŭ per timo. Li koleris kontraŭ si mem, ne povante tamen liberiĝi de la penso, ke li ĉagrenas Ligian, nek de la bedaŭro, kiu naskiĝadis el tiu ĉi penso. Post unua sceno de ĵaluzo, kiun Chrysothemis faris al li pro du siriaj knabinoj, kiujn li aĉetis, li forpelis ŝin krudmaniere. Li vere ne ĉesis tuj bani sin en volupto kaj diboĉo, kontraŭe, li faris tion kvazaŭ spite al Ligia, sed fine li rimarkis, ke la penso pri ŝi ne forlasas lin eĉ por momento, ke ŝi ekskluzive estas la kaŭzo de liaj tiel bonaj, kiel malbonaj agoj, kaj ke efektive nenio en la mondo interesas lin, krom ŝi. Tiam ekregis lin malplaĉo kaj laceco. La volupto iĝis al li abomena kaj postlasis nur riproĉojn. Ŝajnis al li, ke li estas malnoblulo, kaj tiu ĉi sento plenigis lin per selima mirego, ĉar antaŭe li konsideradis kiel bonan ĉion, kio estis al li plezura. Fine li perdis la liberecon, la memcertecon kaj dronis en kompleta sensenteco, el kiu ne povis lin veki eĉ la famo pri la reveno de la cezaro. Nenio jam lin nun interesis kaj eĉ Petroniuson li ne vizitis tiel longe, ĝis tiu sendis al li inviton kaj sian portilon.

Ekvidinte lin, kvankam salutita kun ĝojo, li respondadis