Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/239

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

liajn demandojn malvolonte, sed fine la longe sufokataj sentoj kaj pensoj eksplodis kaj ekfluis el lia buŝo per abunda torento. Refoje li detale rakontis la historion de sia serĉado de Ligia kaj de sia restado inter la kristanoj, ĉion, kion li tie vidis kaj aŭdis, ĉion, kio trairis lian kapon kaj koron, kaj fine li komencis plendi, ke li falis en haoson, en kiu li perdis la trankvilon, kapablon distingadi la aferojn kaj juĝon pri ili. Je nenio lin logas, nenio al li plaĉas, li ne scias, en kio persisti kaj kiel agi. Li estas preta adori Kriston kaj persekuti Lin, li komprenas ala altecon de Lia instruo kaj kune sentas al ĝi nevenkeblan abomenon. Li komprenas, ke se li eĉ ekposedus Ligian, li ne ekposedus ŝin plene, ĉar li devus dividi ŝin kun Kristo. Fine li vivas, kvazaŭ li ne vivus: sen espero, sen morgaŭo, sen kredo je feliĉo, kaj ĉirkaŭ li estas mallumo, el kiu li palpe serĉas eliron kaj ne povas ĝin trovi.

Petronius rigardis dum la rakontado lian ŝanĝitan vizaĝon, la manojn, kiujn li, parolante, etendadis antaŭen en stranga maniero, kvazaŭ efektive li serĉus vojon en mallumo, kaj meditis. Subite li leviĝis kaj, proksimiĝinte al Vinicius, komencis disŝovi per la fingroj liajn harojn super la orelo.

— Ĉu vi scias — li demandis — ke vi havas kelkajn grizajn harojn sur la tempioj?

— Povas esti — respondis Vinicius. — Mi ne miros, se baldaŭ ili ĉiuj griziĝos.

Poste sekvis silento. Petronius estis inteligenta homo kaj ofte li pensadis pri la homa animo kaj pri la vivo. Sed ĝenerale la vivo en tiu mondo, en kiu ili ambaŭ vivis, povis esti ekstere feliĉa aŭ malfeliĉa, sed interne ĝi estis trankvila. same kiel tondrobato aŭ tertremo povis faligi templon, tiel malfeliĉo povis detrui la vivon, ĝi mem tamen konsistis el rektaj kaj harmoniaj linioj, liberaj de ĉiaj implikaĵoj. Dume io alia estis en la vortoj de Vinicius kaj unuafoje Petronius ekstaris antaŭ vico da spiritaj nodoj, per kies malligo neniu ĝis nun okupiĝis. Li estis tiom inteligenta, ke li sentis ilian gravecon, sed malgraŭ sia tuta orientiĝemo li sciis nenion respondi al la farita demando — kaj fine, post longa momento de silento, li diris:

— Tio devas esti sorĉoj.

— Ankaŭ mi tiel kredis — respondis Vinicius — ofte ŝajnis al mi, ke oni sorĉis nin ambaŭ.

— Kaj se vi irus — diris Petronius — ekzemple al pastroj de Serapiso? Sendube estas inter ili, kiel ĝenerale inter la pastroj,