Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/240

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

multaj ĉarlatanoj, sed estas ankaŭ tiaj, kiuj penetris strangajn misterojn.

Sed li parolis sen konvinko kaj per necerta voĉo, ĉar li mem sentis, kiel senvalore kaj eĉ ridinde tia konsilo povis soni en lia buŝo.

Vinicius komencis froti la frunton — kaj parolis:

— Sorĉoj! Mi vidis sorĉistojn, kiuj uzadis subterajn, nekonatajn fortojn por sia profito, mi vidis ankaŭ tiajn, kiuj uzadis ilin kontraŭ siaj malamikoj. Sed la kristanoj vivas en malriĉeco, pardonas la malamikojn, proklamas humilecon, virton kaj kompatemon — kion do ili profitus el sorĉoj kaj kial ili uzus ilin?

Petroniuson komencis inciti, ke lia intelekto al nenio povas respondi, ne volante tamen tion konfesi, li respondis nur, por doni ian ajn respondon:

— Tio estas nova sekto.

— Kaj post momento li diris:

— Je la dia loĝantino de l’ Pafosaj boskoj, kiel ĉio tio konfuzas la vivon! Vi admiras la bonecon kaj virton de tiuj homoj, sed mi diras al vi, ke ili estas malbonaj, ĉar ili estas malamikoj de la vivo, kiel malsanoj kaj kiel la morto mem. Ni jam havas sufiĉe! ni ne bezonas ankoraŭ la kristanojn. Kalkulu nur: la malsanoj, la cezaro, Tigellinus, la versaĵoj de la cezaro, la ŝuistoj, kiuj regas la posteulojn de la iamaj kviritoj, la liberigitoj, kiuj okupas lokojn en la senato, je Kastoro! sufiĉe. Ĝi estas pereiga kaj abomena sekto. Ĉu vi provis almenaŭ forskui de vi tiujn malĝojojn kaj ĝui iom la vivon?

— Mi provis — respondis Vinicius.

Petronius ekridis kaj diris:

— Ha, perfidulo! Novaĵoj rapide diskoniĝas pere de sklavoj: vi delogis mian Chrysothemison!

Vinicius movis la manon kun malplaĉo.

— Ĉiuokaze mi dankas al vi — parolis Petronius — Mi sendos al ŝi paron da perlobroditaj ŝuoj; en mia ama lingvo ĝi signifas: „foriru”. Mi ŝuldas al vi duoblan dankon: unue pro tio, ke vi ne akceptis Eunicen, due, ĉar vi liberigis min de Chrysothemis. Aŭskultu min: vi vidas antaŭ vi homon, kiu leviĝadis matene, banadis sin, festenadis, posedis Chrysothemison, verkadis satirojn kaj iafoje eĉ interplektadis prozon per versaĵoj, sed kiu enuis, kiel la cezaro, kaj ofte ne sciis forpeli de si malserenajn pensojn. Kaj ĉu vi scias, kial tiel estis? Jen tial, ke mi serĉis malproksime tion, kio estis proksime. Bela vi-