Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/241

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

rino ĉiam valoras tiom da oro, kiom ŝi pezas, sed virino, kiu krom tio amas, ne havas simple prezon. Tion oni ne povas aĉeti por ĉiuj trezoroj de Verres. Nun mi diras al vi la jenon: mi plenigas la vivon per feliĉo, kiel pokalon per plej bona vino, kiun la tero produktis, kaj mi trinkos, ĝis mia mano rigidiĝos kaj paliĝos la buŝo. Kio estos poste, mi ne zorgas, kaj tio ĉi estas mia plej nova filozofio.

— Vi ĝin ĉiam konfesis: estas en ĝi nenio nova!

— Estas en ĝi la enhavo, kiu mankis.

Dirinte ĉi tion, li vokis Eunicen, kiu eniris, vestita per blanka drapiraĵo, jam ne la antaŭa sklavino, sed kvazaŭ diino de amo kaj feliĉo.

Kaj li malfermis al ŝi la brakojn kaj diris:

— Venu!

Je tio ŝi alkuris al li kaj, sidiĝinte sur liaj genuoj, ĉirkaŭplektis lian kolon per la brakoj, metante la kapon sur lian bruston. Vinicius vidis, kiel iom post iom ŝiajn vangojn kovris nuanco de purpuro, kiel ŝiaj okuloj grade dronis en nebulo. Kune ili prezentis mirindan grupon aman kaj feliĉan. Petronius etendis la manon al plat vazo, staranta apude sur tableto, kaj eliginte el ĝi plenmanon da violoj, komencis ŝuti ilin sur la kapon, bruston kaj stola de Eunice, poste li deŝovis la tunikon de ŝiaj ŝultroj kaj diris:

— Feliĉa estas, kiu, kiel mi, loĝantan en simila formo amon trovis… Ŝajnas al mi iafoje ke ni estas paro da dioj… Rigardu mem: ĉu Praksitelo, ĉu Mirono, ĉu Skopaso, ĉu Liziaso kreis iam pli miridajn liniojn? Ĉu sur Paroso aŭ sur Pentelikono estas simila maromor, varma, rozkolora kaj amanta? Ekzistas homoj, kiuj forkisas la randojn de vazoj, sed mi preferas serĉi volupton tie, kie oni ĝin vere povas trovi.

Dirinte ĉi tion, li komencis ŝovi la buŝon sur ŝiaj ŝultroj kaj kolo; Eunicen traigadis tremoj kaj ŝiaj okuloj jen fermiĝadis, jen malfermiĝadis kun la esprimo de nedirebla volupto. Petronius levis post momento sian elegantan kapon kaj, turninte sin al Vinicius, diris:

— Pensu nun, kio estas kompare kun tio viaj malserenaj kristanoj? kaj se vi ne komprenas la diferencon, iru mem al ili… Sed tiu ĉi vido vin kuracos.

Vinicius disblovis la nazon, kiun eniris la aromo de la violoj, pleniganta la tutan ĉambron, kaj li palĝis, ĉar li ekpensis, ke se li povus tiel ŝovi la buŝon sur la ŝultroj de Ligia, ĝi estus ia sakrilegia volupto, tiel grandega, ke poste pereu eĉ la mondo.