Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/242

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Sed kutimiĝinte jam rapide konsciigadi al si, kio kun li okazas, li rimarkis, ke eĉ en tiu ĉi momento li pensas pri Ligia, nur pri ŝi.

Kaj Petronius diris:

— Eunice, mia dia, ordonu al ni florkronojn por la kapoj kaj matenmanĝon.

Poste, kiam ŝi foriris, li turnis sin al Vinicius:

— Mi volis ŝin liberigi, se ĉu vi scias, kion ŝi respondis al mi? „Mi preferus esti via sklavino, ol edzino de la cezaro”. Kaj ŝi ne volis konsenti. Tiam mi liberigis ŝin sen ŝia scio. La pretoro faris ĝin por mi, ke li ne postulis ŝian ĉeeston. Sed ĉi ne scias tion, same, kiel ŝi ne scias, ke tiu ĉi domo kaj ĉiuj miaj juveloj, krom la gemoj, apartenos al ŝi en la okazo de mia morto.

Dirinte ĉi tion, li leviĝis, promenis iom tra la ĉambro kaj diris:

— Amo ŝanĝas kelkajn pli multe, aliajn malpli, sed ĝi ŝanĝis ankaŭ min. Iam mi ŝatis la odoron de verbeno, sed ĉar Eunice preferus violojn, ankaŭ mi ekŝatis ilin super ĉio alia, kaj de kiam la printempo venis, ni spiras nur per violoj.

Ĉe tio li haltis antaŭ Vinicius kaj demandis:

— Kaj vi? ĉu vi ĉiam estas fidela al nardo?

— Lasu min trankvila! — respondis la juna viro.

— Mi volis, ke vi rigardu Eunicen, kaj mi rakontas al vi pri ŝi tial, ke eble ankaŭ serĉas malproksime tion, kio estas proksime. Eble ankaŭ por vi ie en viaj sklavaj cubicula batas koro fidela kaj simpla. Metu tian balzamon sur viajn vundojn. Vi diras, ke Ligia vin amas? Povas esti! Sed kio estas tia amo, kiu rezignas? Ĉu ĝi ne signifas, ke estas io pli forta, ol ĝi? Ne, mia kara: Ligia ne estas Eunice.

Al tio ĉi Vinicius respondis:

— Ĉio estas unu senĉesa turmento. Mi vidis vin, kisantan la ŝultrojn de Eunice, kaj mi ekpensis tiam, ke se Ligia tiel malkrovus al mi la siajn, tiam poste eĉ la tero malfermiĝu sub ni! Sed ĉe la nura penso pri tio ekkaptis min ia timo, kvazaŭ mi atencus kontraŭ vestpatrino aŭ volus perforti diinon… Ligia ne estas Eunice, nur mi alie komprenas tiun diferencon, ol vi. Al vi la amo ŝanĝis la flarsenton, do vi preferas violojn, ol verbenon, kaj al mi ĝi ŝanĝis la animon, do mi preferas, ke Ligia estas tia, kia ŝi estas, ol ke ŝi estu simila al aliaj virinoj.