Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/243

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— En tiu okazo la sorto ne maljustas kontraŭ vi. Sed mi tion ne komprenas.

Kaj Vinicius respondis febre:

— Jes! jes! Ni jam ne povas kompreni nin reciproke.

Sekvis denove momento da silento, post kio Petronius diris:

— Hadeso englutu viajn kristanojn! Ili plenigis vin per maltrankvilo kaj detruis vian vivpercepton. Hadeso ilin englutu! Vi eraras, kredante, ke ilia instruo estas bonfara, ĉar bonfara estas tio, kio donas al la homoj feliĉon, tio estas belo, amo kaj potenco, dum ili nomas tion vantaĵoj. Vi eraras, ke ili estas justaj, ĉar se por malbono ni pagos bonon, kion ni pagos tiam por bono? Krome, se por ambaŭ estos egala pago, por kio la homoj devus esti bonaj?

— Ne: la pago ne estas egala, sed ĝi komenciĝas, laŭ ilia instruo, en la postmorta vivo, kiu ne konas limon.

— Pri tio mi ne diskutos, ĉar tion ni nur poste vidos, se ĝenerale oni povas ion vidi… sen la okuloj. Dume ili taŭgas simple por nenio. Ursus sufokis Croton, ĉar li havas membrojn el fero, sed ili estas ĝemulaĉoj, kaj la estonteco ne povas aparteni al ĝemulaĉoj.

— La vivo komenĉiĝas por ili kun la morto.

— Ĝi estas, kvazaŭ vi dirus: la tago komenciĝas kun la nokto. Ĉu vi intencas forkapti Ligian?

— Ne, mi ne povas pagi al ŝi malbonon por la bono kaj mi ĵuris, ke mi tion ne faros.

— Ĉu vi intencas akcepti la instruon de Kristo?

— Mi volas, sed mia naturo ĝin ne elportas.

— Kaj ĉu vi kapablos forgesi pri Ligia?

— Ne.

— Do vojaĝu.

En tiu ĉi momento sklavoj sciigis, ke la matenmanĝo estas preta, sed Petronius, al kiu ŝajnis, ke li kaptis bonan ideon, daŭrigis envoje al la triclinium:

— Vi tramigris grandan parton de la mondo, sed nur kiel soldato, kiu rapidas al la destinita loko kaj ne haltas envoje. Veturu kun ni en Ahajon. La cezaro ne forlasis ĝis nun la projekton de la vojaĝo. Li haltados ĉie envoje, kantados, kolektados laŭrokronojn, rabados trezorojn de temploj kaj fine li revenos, kiel triumfanto, en Italujon. Ĝi estos kvazaŭ triumfiro de Bakho kaj Apolono en unu persono. La aŭgustanoj, la aŭgustaninoj, miloj da citroj — je Kastoro! Valoras tion vidi, ĉar la mondo vidis ĝis nun nenion similan.