Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/244

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Dirante ĉi tion, li kuŝiĝis sur benkon antaŭ la tablo, apud Eunice, kaj dum sklavo metis sur lian kapon kronon el anemonoj, li parolis plu:

— Kion vi vidis sub la komando de Corbulo? Nenion! Ĉu vi vizitis sisteme la grekajn templojn, kiel mi, kiu pli ol du jarojn pasadis el la manoj de unu gvidisto en la manojn de alia? Ĉu vi estis sur Rodoso, por vidi la lokon, kie staris la Prometeo formis la homojn, aŭ en sparto en la ovojn, portitajn de Ledo, aŭ en Atenoj la faman sarmatan kirason el ĉevalhufoj, aŭ la pokalon, fanditan laŭ la maldekstra mamo de Heleno? Ĉu vi vidis Aleksandrion, Memfison, la piramidojn, la haron de Izido, kiun ŝi elŝiris, priplorante Ozirison? Ĉu vi aŭdis la ĝemon de Memnono? la mondo estas vasta kaj ne ĉio finiĝas en Transtibro! Mi akompanos la cezaron, kaj poste, revenante, mi lin forlasos, ĉar tiu ĉi mia orhara nimfo deziras, ke ni kune oferu en Pafoso kolombojn al Cypria, kaj vi devas scii, ke kion ŝi deziras, tio fariĝas.

— Mi estas via sklavino — respondis Eunice.

Kaj li apogis sian florkronitan kapon sur ŝian sinon kaj diris kun rideto:

— Mi estas do sklavo de sklavino. Mi vin admiras, dia, de la piedoj ĝis la kapo.

Poste li diris al Vinicius:

— Veturu kun ni sur Cipron. Antaŭe tamen memoru, ke vi devas vidi la cezaron. Malbone estas, ke ĝis nun vi lin ne vizitis; Tigellinus estas preta elprofiti tion kontraŭ vi. Li vere ne havas kontraŭ vi personan malamon, sed li ne povas vin ami almenaŭ tial, ke vi estas mia nevo… Ni diros, ke vi estis malsana. Ni devas priprensi, kion vi respondu, se li vin demandos pri Ligia. Plej bone svingu la manon kaj diru al li, ke ŝi estis ĉe vi, ĝis ŝi vin ektedis. Li tion komprenos. Diru al li ankaŭ, ke malsano retenis vin hejme, ke la febron pligrandigis la ĉagreno, ke vi ne povis esti en Neapolo kaj aŭdi lian kantadon, kaj la espero, ke vi lin aŭdos, helpis vian resaniĝon. Ne timu troigi. Tigellinus promesas, ke li elpensos por la cezaro ion ne nur grandiozan, sed ankaŭ frapan… Mi tamen timas, ke li min eble subfosos. Mi timas ankaŭ vian animstaton…

— Ĉu vi scias — diris Vinicius — ke estas homoj, kiuj ne timas la cezaron kaj vivas tiel trankvile, kvazaŭ li tute ne ekzistus?