Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/245

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Mi scias, kiun vi nomos: la kristanojn.

— Jes. Ili solaj… Kio estas dume nia vivo, se ne senĉesa timo?

— Ne tedu min per viaj kristanoj. Ili ne timas la cezaron, ĉar li eble eĉ ne aŭdis pri ili; ĉiuokaze li nenion pri ili scias kaj ili gravas al li tiom, kiom velkintaj folioj. Sed mi diras al vi, ke tio estas ĝemulaĉoj, ke vi mem tion sentas kaj ke, se via naturo forpuŝas tiun instruon, ĝi estas ĝuste tial, ke vi sentas ilian maltaŭgecon. Vi estas homo el alia argilo, kaj tial ne tedu per ili vin mem kaj min. Ni scipovas vivi kaj morti, sed kion ili scipovas, oni ne scias.

Viniciuson frapis tiuj ĉi tortoj kaj, reveninte hejmen, li komencis konsideri, ĉu efektive tiu boneco kaj kompatemo de la kristanoj ne pruvas maltaŭgecon de iliaj animoj. Ŝajnis al li, ke homoj bravaj kaj harditaj ne povus tiel pardonadi. Venis al li la penso, ke efektive tio ĉi estas eble la kaŭzo de la abomeno, kiun lia romana naturo sentas al tiu instruo. „Ni scipovas vivi kaj morti” — diris Petronius. Kaj ili? Ili scipovas nur pardonadi, sed komprenas nek veran amon, nek veran malamon.