Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/246

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĈAPITRO XXX

La cezaro, reveninte Romon, bedaŭris sian revenon, kaj post kelkaj tagoj li jam ekflamis denove per la deziro veturi en Ahajon. Li eĉ eldonis edikton, en kiu li deklaris, ke lia foresto ne daŭros longe kaj ke la publikajn aferojn minacos pro tio nenia domaĝo. Poste, akompanate de la aŭgustanoj, inter kiujn troviĝis ankaŭ Vinicius, li iris sur Kapitolon oferdoni al la dioj por la feliĉa vojaĝo. Sed la duan tagon, kiam li vizitis laŭvice la sanktejon de Vesto, okazis akcidento, kiu sekvigis ŝanĝon de ĉiuj projektoj. Nero ne kredis je la dioj, sed li timis ilin, kaj precipe la mistera Vesto inspiris al li tian timon, ke je la vido de la diino kaj de la sankta fajro liaj haroj hirtiĝis subite pro timo, la dentoj kunpremiĝis, tremo trakuris liajn membrojn kaj li svenfalis en la brakojn de Vinicius, kiu hazarde staris tuj post li. Oni elportis lin senprokraste el la templo kaj transkondukis sur Paratinon, kie, kvankam lia farto baldaŭ tute reboniĝis, li ne forlasis la liton dum la tuta tago. Li deklaris ankaŭ, je granda miro de la ĉeestantoj, ke li decidis prokrasti por ia tempo la projekton de la forveturo, ĉar la diino mistere avertis lin kontraŭ la rapidemo. Horon poste oni jam publike anoncis al la popolo en la tuta Romo, ke la cezaro, vidante la ĉagrenitajn vizaĝojn de la civitanoj, direktata de amo al ili, kiel patro de amo al siaj infanoj, restas kun ili, por dividi iliajn ĝojojn kaj sorton. La popolo, ĝoja pro tiu ĉi decido kaj kune certa, ke la cirkludoj kaj disdonado de greno ne estos preterlasitaj, amasiĝis grandare antaŭ la pordego de Palatino, eligante ekkriojn honore al la dia cezaro, dum tiu ĉi interrompis kubludadon, per kiu li amuzis sin kun la aŭgustanoj, kaj diris:

— Jes! oni devis prokrasti; Egipto kaj la regado de Oriento, laŭ la aŭguro, ne povas pasi preter mi, do ankaŭ Ahajo ne estos perdita. Mi ordonos trafosi korintan istmon, kaj ene Egipto ni konstruos tiajn monumentojn, ĉe kiuj la piramidoj ŝajnos infanaj ludiloj. Mi ordonos konstrui Sfinkson, sepfoje pli grandan ol tiu, kiu apud Memfiso rigardas en la dezerton, sed mi ordonos doni al ĝi mian vizaĝon. La postaj generacioj parolos nur pri tiu monumento kaj pri mi.