Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/247

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Vi jam konstruis al vi per la versaĵoj monumenton ne sepfoje, sed trioble sepfoje pli grandan, ol la piramido de Heopso — diris Petronius.

— Kaj per la kanto? — demandis Nero.

— Bedaŭrinde! se oni kapablus konstrui al vi statuon, kiel la statuo de Memnono, kiu sonigus vian voĉon je sunleviĝo! La maroj ĉe la egiptaj bordoj svarmus eterne de ŝipoj, sur kiuj amasoj el la tri mondpartoj aŭskultus avide viajn kantojn.

— Bedaŭrinde, kiu ĝin kapablos? — diris Nero.

— Sed vi povas ordoni skulpti vin el bazalto, veturigantan kvadrigon.

— Prave! mi faros tion!

— Vi faros donacon al la homaro.

— En Egipto mi ankaŭ edzinigos Lunon, kiu estas vidvino, kaj mi iĝos vera dio.

— Kaj nin vi edzigos kun steloj, kaj ni formos novan konstelacion, kiu nomos sin la konstelacio de Nero. Viteliuson tamen edzigu kun Nilo, ke li naskigadu hipopotamojn. Al Tigellinus donacu dezerton; li estos tiam reĝo de ŝakaloj…

— Kaj kion vi destinas por mi? — demandis Vatinius.

— Benu vin Apiso! vi aranĝis al ni tiel grandiozajn ludojn en Benevento, ke mi povas malbondeziri al vi: kudru paron da ŝuoj por Sfinkso, kies piedegoj rigidiĝas de la noktaj rosoj, kaj poste vi kudros ŝuojn por la kolosoj, formantaj aleojn antaŭ la temploj. Ĉiu trovos tie konvenan okupon. Domitius Afer, ekzemple, kiel konata pro sia honesteco, estos trezoristo. Mi ŝatas aŭdi, cezaro, kiel vi revas pri Egipto, kaj ĉagrenas min, ke vi prokrastis la projekton de la vojaĝo.

Sed Nero diris:

— Viaj mortemaj okuloj nenion vidis, ĉar la dioj igas sin nevideblaj por kiuj ili volas. Sciu, ke kiam mi estis en la templo de Vesto, ŝi mem ekstaris apud mi kaj diris rekte en mian orelon: „Prokrastu la vojaĝon”. Ĝi okazis tiel neatendite, ke mi teruriĝis, kvankam pro tiel evidenta zorgemo, kiun la dioj al mi elmontris, mi devus esti danka al ili.

— Ni ĉiuj teruriĝis —diris Tigellinus — kaj la vestpastrino Rubria svenis.

— Rubria! — diris Nero — kiel neĝe blankan kolon ŝi havas.

— Sed ŝi ruĝiĝas je via vido, dia cezaro…

— Jes! ankaŭ mi tion rimarkis. Strange! Vestpastrino! Estas io dia en ĉiu vestpastrino, kaj Rubria estas tre bela.