Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/248

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ĉe tio Nero enpensiĝis momente, poste li demandis:

— Diru al mi, kial Veston la homoj timas pli, ol la aliajn diojn? Kio estas en tio? Jen min mem ekposedis timo, kvankam mi estas ŝia ĉefpastro. Mi nur memoras, ke mi falis dorsen kaj trafus sur la teron, se iu min ne subtenus. Kiu min subtenis?

— Mi — respondis Vinicius.

— Ha, vi, „timinda Areso”? Kial vi ne estis en Benevento? Oni diris al mi, ke vi estis malsana, kaj efektive via vizaĝo estas ŝanĝita. Ha! mi aŭdis, ke Croto volis vin murdi? Ĉu tio estas vero?

— Jes — kaj li rompis al mi la brakon, sed mi defendiĝis.

— Per la rompita brako?

– Helpis min unu barbaro, kiu estis pli forta, ol Croto. Nero rigardis lin kun miro:

— Pli forta, ol Croto? Vi ŝercas! Croto estis la plej forta el ĉiuj homoj, kaj nun estas Sifax el Etiopujo.

— Mi diras al vi, cezaro, kion mi vidis per la propraj okuloj.

— Kie estas tiu perlo? Ĉu li ne iĝis Nemorena reĝo?

— Mi ne scias, cezaro. Mi ne vidis lin plu.

— Vi eĉ ne scias, el kiu nacio li estas?

— Mi havis rompitan brakon, do mi povis de li nenion eldemandi.

— Serĉu lin por mi kaj retrovu.

Al tio ĉi Tigellinus diris:

— Mi okupiĝos per tio.

Sed Nero parolis plu al Vinicius:

— Mi dankas vin, ke vi min subtenis. Mi povus, falante, frakasi la kapon. Iam vi estis bona kamarado, sed de post la milito kaj la servado sub Corbulo vi iel sovaĝiĝis kaj mi vin malofte vidas.

Poste, silentinte dum momento, li diris:

— Kiel fartas tiu knabino… tro mallarĝa en la koksoj… kiun vi amis kaj kiun mi forprenis por vi de Aulusoj?

Vinicius konfuziĝis, sed Petronius sammomente rapidis lin helpi:

— Mi povas veti, sinjoro — li diris — ke li forgesis. Ĉu vi vidas lian konfuzon? Viniciusoj estas bonaj soltadoj, sed ankoraŭ pli bonaj virkokoj. Ili bezonas inaron. Punu lin por tio, sinjoro, kaj ne invitu lin al la festeno, kiun Tigellinus promesas al ni aranĝi je via honoro sur la lago de Agrippa.

— Ne, mi ne faros tion. Mi fidas al Tigellinus, ke tie ĝuste inaro ne forestos.