Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/249

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Ĉu povus foresti haritoj, kie estos Amoro? — respondis Tigellinus.

Se Nero diris:

— Enuo min turmentas! Laŭ la volo de la diino mi restis en Romo, sed mi ne povas ĝin elporti. Mi veturos Antiumon. Mi sufokiĝas en ĉi tiuj malvastaj strataĉoj, meze de ĉi tiuj ruiniĝantaj domoj, meze de ĉi tiuj malpuraj anguloj. La malbonodora aero venas eĉ ĉi tien, en mian domon kaj en miajn ĝardenojn. Ha, se tertremo detruus Romon, se iu kolera dio samniveligus ĝin kun la tero, tiam mi montrus al vi, kiel oni devas konstrui la urbon, kiu estas la kapo de la mondo kaj mia sidejo.

— Cezaro — respondis Tigellinus — vi diras: „se iu kolera dio detruus la urbon“ — ĉu jes?

– Jes? Kion do?

— Ĉu vi ne estas dio?

Nero svingis la manon kun la esprimo de enuo, poste li diris:

— Ni vidos, kion vi aranĝos al ni sur la lagoj de Agrippa. Poste mi iros Antiumon. Vi ĉiuj estas malgrandaj, do vi ne komprenas, ke al mi estas bezonaj grandaj aferoj.

Dirinte ĉi tion, li duonfermis la okulojn, komprenigante tiumaniere, ke li bezonas ripozon. Efektive la aŭgustanoj komencis disiri. Petronius eliris kun Vinicius kaj diris al li:

— vi do estas vokita partopreni en la amuzo. La Kuprobarba rezignis la vojaĝon, sed anstataŭ tio li diboĉos pli, ol iam ajn, kaj mastrumaĉos en la urbo, kiel en la propra domo. Penu vi ankaŭ trovi en tiuj diboĉoj distron kaj forgeson. Je diablo! ni ja konkeris la mondon kaj ni rajtas amuziĝi. Vi, Marcus, estas tre bela knabo, kaj parte al tio mi atribuas la simpation, kiun mi havas al vi. Je la efeza Diano! se vi povus vidi viajn kunkreskantajn brovojn kaj vian vizaĝon, en kiu oni sentas la malnovan sangon de l’ kviritoj! Ili, la aliaj, aspektas apud vi, kiel liberigitoj. Jes! Se tiu sovaĝa instruo ne malhelpus, Ligia estus hodiaŭ en via domo. Penu pruvi al mi ankoraŭ, ke ili ne estas malamikoj de la vivo kaj de la homoj… Ili traktis vin bone, do vi povas esti al ili danka, sed se mi estus en via loko, mi malamegus tiun instruon kaj serĉus volupton tie, kie oni povas ĝin trovi. Vi estas belega knabo, mi ripetas, kaj Romo abundegas je eksedzinoj.

— Mi nur miras, ke ĉio tio vin ankoraŭ ne tedas? — respondis Vinicius.