Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/250

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Kiu ĝin diris al vi? Min tio tedas jam delonge, sed mi ne havas vian aĝon. Mi cetere havas aliajn plaĉojn, kiuj mankas al vi. Mi ŝatas librojn, kiujn vi ne ŝatas, mi ŝatas poezion, kiu vin enuigas, mi ŝatas vazojn, gemojn kaj multajn aliajn objektojn, kiujn vi ne rigardas, mi havas ofte doloron en la sakro, kiun vi ne havas, fine mi trovis Eunicen, kaj vi trovis neniun similan… Mi sentas min kontenta hejme, meze de miaj ĉefverkoj, kaj vin mi neniam faros estetikulo. Mi scias, ke mi trovos en la vivo nenion pli, ol tion, kion mi trovis, vi mem ne scias, ke ĉiam vi ankoraŭ esperas kaj serĉas. Se la morto venus al vi subite, malgraŭ via tuta kuraĝo kaj malgraŭ ĉiuj malĝojoj vi mortus kun miro, ke jam vi devas forlasi la mondon, dum mi akceptus ĝin kiel nepraĵon, kun tiu konvinko, ke ne ekzistas en la mondo tiaj fruktoj, kiujn mi ne gustumis. Mi ne rapidas, sed mi ankaŭ ne tro malrapidos, mi nur klopodos, ke ĝis la fino ĉirkaŭu min gajeco. Ekzistas en la mondo gajaj skeptikuloj. La stoikoj estas, laŭ mi, malsaĝaj, sed la stoikismo almenaŭ hardas la animojn, dum viaj kristanoj enkondukas en la mondon malĝojon, kiu estas tio en la vivo, kio pluvo en la naturo. Ĉi vi scias, kion oni diris al mi? — nome, ke dum la solenaĵoj, kiujn Tigellinus aranĝos, ĉe la bordoj de la lago de Agrippa staros publikejoj, kaj en ili estos kolektitaj virinoj el plej eminentaj familioj de Romo. Ĉu troviĝos nek unu sufiĉe bela, por vin konsoli? Estos tie ankaŭ virgulinoj, kiuj unuafoje prezentiĝos al la mondo… kiel nimfoj. Tia estas nia roma imperio… Varme jam estas! La suda vento varmigos la akvon kaj ne pustuligos la nudajn korpojn. Kaj vi, Narcizo, sciu, ke troviĝos nek unu virino, kiu vin rezistus, nek unu — se ŝi eĉ estus vestpastrino.

Vinicius komencis bati la kapon per la mano, kiel homo, okupata senĉese per unu penso.

— Jen la sorto, ke mi trafis ĝuste tiun solan…

— Kaj kiu kaŭzis tion, ĉu ne la kristanoj?… Sed la homoj, kies emblemo estas Kruco, ne povas esti aliaj. Aŭskultu min: Grekujo estis belega kaj ĝi kreis la saĝecon de la mondo, ni kreis la potencon, kaj kiel vi pensas, kion povas krei tiu instruo? Se vi scias, klarigu al mi, ĉar, je Polukso, mi ne povas ĝin diveni.

Vinicius movis la ŝultrojn.

— Vi timas, kiel ŝajnas, ke mi iĝos kristano.

— Mi timas, ke vi fuŝos vian vivon. se vi ne scias esti greko, estu romano, regu kaj ĝuu la vivon. Niaj ekscesaĵoj tial havas