Ĉi tiu paĝo estas provlegita
certan sencon, ke estas en ili ĝuste tiu ĉi ideo. La Kuprobarban mi malestimas, ĉar li estas arlekeno-greko. Se li konsiderus sin romano, mi konfesus, ke li estas prava, permesante al si la ekscesaĵojn. Promesu al mi, ke se nun, reveninte hejmen, vi trovos tie iun kristanon, vi monstros al li la langon. Se tio estos Glaucus la kuracisto, li eĉ ne ekmiros. Ĝis la revido sur la lago de Agrippa.