Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/252

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĈAPITRO XXXI

Pretorianoj ĉirkaŭiradis la boskojn, kreskantajn ĉe la bordoj de la lago de Agrippa, por ke tro grandaj amasoj da rigardantoj ne ĝenu la cezaron kaj liajn gastojn, ĉar oni jam ĝenerale parolis, ke ĉiu, kiu nur distingiĝis en Romo per riĉeco, saĝeco aŭ beleco, partoprenos en tiu ĉi festeno, kiu ne havis egalan en la historio de la urbo. Tigellinus volis rekompenci al la cezaro la perditan vojaĝon en Ahajon, kune superi ĉiujn, kiuj iam ajn gastigis Neron, kaj prurvi al li, ke neniu scias lin tiel amuzi. Tiucele, estante ankoraŭ kun la cezaro en Neapolo kaj poste en Benevento, li faris jiam preparojn kaj dissendadis ordonojn, ke oni venigadu el la plej malproksimaj ekstremoj de la mondo bestojn, birdojn, maloftajn fiŝojn kaj kresakaĵojn, ne preterlasante vazojn kaj teksaĵojn, kiuj devis pligrandigi la brilon de la festeno. La plenumo de liaj ekscesaj planoj kostis enspezojn el la tutaj provincoj, sed tion ĉi la potenca favorato ne bezonis zorgi. Lia influo kreskis de tago al tago. Tigellinus ne estis ankoraŭ al Nero pli simpatia, ol Petronius, sed li iĝadis ĉiam pli necesa. Petronius senfine superis lin per mondaneco, intelekto, spriteco kaj sciis pli bone amuzi la cezaron per konversacio, sed, je sia malfeliĉo, li superis per tio ankaŭ la cezaron mem, pro kio li ekscitis lian ĵaluzon. Li ne sciis ankaŭ estis ĉiamobea instrumento kaj la cezaro timis lian opinion, kiam estis koncernataj la aferoj de gusto; dume kun Tigellinus li neniam sentis sin ĝenata. La titolo mem: arbiter elegantiarum, kiun oni donadis al Petronius, incitis la memamon de Nero, ĉar kiu devus ĝin havi, ĉu ne li, la cezaro? Tigellinus tamen havis tiom da prudento, ke li konsciis siajn mankojn, kaj vidante, ke li povas konkuri nek kun Petronius, nek kun Lucanus, nek kun aliaj, kiujn distingis ĉu deveno, ĉu talentoj aŭ scio — li decidis ombrigi ilin per la subiĝeco de siaj servoj, kaj antaŭ ĉio per tia lukso, ke eĉ la imago de Nero estu de ĝi frapita.

Li ordonis do pretigi la festenon sur grandega floso, konstruita el origitaj traboj. Ĝiaj randoj estis ornamitaj per mirindaj konkoj el la Ruĝa maro kaj el la Hinda oceano, brilant-