Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/253

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

taj per la koloroj de perloj kaj de ĉielarko. La flankoj estis kovritaj per tufoj da palmoj, per boskoj da lotosoj kaj plenflorantaj rozoj, inter kiuj oni kaŝis fontamojn, ŝprucigantajn aromaĵojn, statuojn de dioj kaj orajn aŭ arĝentajn kaĝojn, plenajn de diverskoloraj birdoj. En la mezo levis sin grandega tendo, aŭ pli ĝuste, por ne ŝirmi la vidaĵon, nur tendosupro el siria purpuro, buzita sur arĝentaj kolonoj, kaj sube, kiel sunoj, brilis tabloj, preparitaj por la festenanoj kaj ŝarĝitaj per aleksandriaj vitraĵoj, kristaloj, per vazoj simple netakseblaj, rabitaj en Italujo, Grekujo kaj Malgranda Azio. La floso, simila pro la amasigitaj sur ĝi kreskaĵoj al insulo kaj ĝardeno, estis ligita per ŝnuroj oraj kaj purpuraj kun boatoj, havantaj la formojn de fiŝoj, cignoj, mevoj kaj fenikopteroj, en kiuj ĉe koloraj remiloj sidis nudaj remistoj kaj remistinoj kun mirinde belaj formoj kaj vizaĝoj, kun haroj frizitaj laŭ la orienta maniero, aŭ plektitaj sub oraj retoj. Kiam Nero, alveninte kun Poppaea kaj aŭgustanoj, surpaŝis la ĉefan floson kaj sidiĝis sub la purpura tendo, la boatoj moviĝis, la remiloj komencis bati la akvon, streĉiĝis la oraj ŝnuroj kaj la floso kun la festeno kaj la gastoj komencis movi sin kaj rondnaĝi sur la lago. Ĉirkaŭe viciĝis aliaj boatoj kaj malgrandaj flosoj, plenaj de citristinoj kaj harpinistoj, kies rozkoloraj korpoj, bildantaj sin sur la bluo de la ĉielo kaj de la akvo kaj rebrilantaj de la oran instrumentoj, ŝajnis sorbi en sin tiun bluon kaj tiujn brilojn, koloriĝi kaj flori, kiel rozoj.

El la apudbordaj boskoj, el strangaj konstraĵoj, special starigitaj kaj kaŝitaj en la densaĵo, aŭdiĝis ankaŭ la sonoj de muziko kaj kanto. Resonis la ĉirkaŭaĵo, resonis la boskoj, ehoj disportis la tonojn de kornoj kaj trumpetoj. La cezaro mem, havante unuflanke Poppaean, aliflanke Pythagorason, admiris, kaj, precipe kiam inter la boatoj aperis junaj sklavinoj, alivestitaj kiel sirenoj, kovritaj per verdaj retoj, imitantaj skvamaron, li ne avaris laŭdojn al Tigellinus. Li rigardadis tamen, laŭ sia kutimo, al Petronius, volante ekkoni la opinion de la „arbitro”; tiu ĉi tamen sintenis indiferente kaj nur, rekte demandita, respondis:

— Mi opinias, sinjoro, ke dek mil nudaj knabinoj impresas malpli, ol unu.

Al la cezaro tamen plaĉis la „naĝanto festeno”, ĉar ĝi estis io nova. Oni servis cetere, kiel kutime, tiel eksterordinarajn manĝaĵojn, ke eĉ la imago de Apicius svenus je ilia vido, kaj vinojn en tiom da specioj, ke Otho, ĉe kiu oni servadis da ili