Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/254

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

okdek, kaŝus sin sub la akvon pro honto, se li povus vidi tiun lukson. Al la tablo, krom virinoj, sidiĝis ekskluzive aŭgustanoj, inter kiuj Vinicius ombrigis ĉiujn per sia beleco. Iam lia figuro kaj vizaĝo konigis profesian soldaton, nun la internaj zorgoj kaj la fizika doloro, kiun li suferis, tiel ĉizis liajn trajtojn, kvazaŭ tuŝus ilin la delikata mano de majstra skulptisto. Lia vizaĝo perdis la iaman brunecon, restis al ĝi tamen la oraj nuancoj de la numida marmoro. La okuloj iĝis pli grandaj, pli malgajaj. Nur li atorso konservis la iaman potencan formon, kvazaŭ kreita por kiraso, sed super tiu ĉi torso de legiano levis sin kapo de greka dio, aŭ almenaŭ de rafinita patricio, kune subtila kaj grandioza. Petronius, dirante al li, ke neniu aŭgustanino povus nek volus al li rezisti, parolis, kiel spertulo. Efektive ili rigardis lin ĉiuj, ne esceptanta Poppaean kaj la vestpastrinon Rubrian, kiu ĉeestis la festenon laŭ la deziro de la cezaro.

Vinoj, glaciigitaj en neĝoj de montsuproj, baldaŭ varmigis la korojn kaj la kapojn de la festenanoj. El la apudborda densaĵo eliĝadis ĉiam novaj boatoj, havantaj la formojn de cikadoj kaj libeloj. La blua spegulo de la lago aspektis kvazaŭ iu surŝutus ĝin per florpetaloj aŭ kvazaŭ ĝin kovrus amaso da papilioj. super la boatoj tie kaj ie levis sin kolomboj kaj aliaj birdoj el Hindujo kaj Afriko, alligitaj per arĝentaj kaj bluaj fadenoj aŭ ŝnuretoj. La suno jam estis trakurinta la pli grandan parton de la ĉielo, sed la tago, kvankam la festeno okazis en la komenco de majo, estis varma, eĉ brulanta. La lago balancis sin de la frapoj de la remiloj, kiuj batis la ondaron samtakte kun la muziko, sed en la aero ne spiris eĉ plej facila vento kaj la boskoj staris senmove, kvazaŭ ili aŭskultus kaj rigardus sorĉite tion, kio okazis sur la akvo. La floso rondnaĝis senĉese sur la lago, portante ĉiam pli ebriajn kaj pli bruantajn festenanojn. La festeno ne atingis ankoraŭ la mezon, kiam oni jam ne gardis la ordon, en kiu ĉiuj sidiĝis al la tablo. La cezaro mem donis la ekzemplon, ĉar leviĝinte, li ordonis al Vinicius, kiu kuŝis apud Rubria la vestpastrino, cedi la lokon, kaj, okupinte lian triclinium, li komencis ion flustri en ŝian orelon. Vinicius troviĝis apud Poppaea, kiu post momento etendis al li la brakon, petante, ke li rebuku ŝian malfiksiĝintan brakringon, kaj kiam li faris tion per iom tremantaj manoj, ŝi ĵetis al li el sub la longaj okulharoj rigardon kvazaŭ honteman kaj skuis sian oran kapon, ŝajne ion neante. Dume la suno iĝis pli granda, pli ruĝa kaj rulis malrapide