Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/255

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

trans la pintojn de la boskoj; la gastoj estis jam plejparte tute ebriaj. La floso naĝis nun proksime al la bordoj, sur kiuj, meze de aroj da arboj kaj floroj, koni vidis grupojn da homoj, alivestitaj kiel faŭnoj aŭ satirusoj, ludantaj flutojn, ŝalmojn, tamburetojn, kaj grupojn da knabinoj, prezentantaj nimfojn, driadojn kaj hamadriadojn. La krepusko venis fine meze de ebriaj ekkrioj je la gloro de Luno, sonantaj el sub la tendo: tiam la boskoj eklumis per miloj da lampoj. El la publikejoj, starantaj ĉe la bordoj, ekfluis torentoj da lumo: sur la terasoj aperis novaj grupoj, ankaŭ nudaj, konsistantaj el edzinj kaj filinoj de plej eminentaj romanaj familioj. Per la voĉo kaj per malmodestaj gestoj ili komencis alvoki la festenanojn. La floso albordiĝis fine, la cezaro kaj la aŭgustanoj ĵetis sin en la boskojn, diskuris en la publikejojn, en tendojn, kaŝitajn meze del densaĵoj, en grotojn, artefaritajn meze de fontoj kaj fontanoj. Frenezo ekregis ĉiujn; neniu sciis, kie perdiĝis la cezaro, kiu estas senatano, kiu kavaliro, kiu akrobato aŭ muzikisto. La satirusoj kaj faŭnoj komencis postkuri la nimfojn. Oni batis per tirsoj la lampojn, por ilin estingi. Kelkajn partojn de la boskoj ekregis mallumo. Ĉie tamen oni aŭdis jen laŭtajn kriojn, je ridojn, jen flustrojn, jen ekscititan spiradon de homaj brustoj. Romo efektive vidis ĝis tiam nenion similan.

Vinicius ne estis malsobra, kiel dum tiu festeno en la cezara palaco, kiun Ligia ĉeestis, sed lin ankaŭ ensorĉis kaj ebriigis la vido de ĉio, kio okazis, kaj fine ekkaptis lin avido je volupto. Ĵetinte sin en la arbaron, li kuris kun la aliaj, serĉante, kiu el la driadoj ŝajnos al li plej bela. Ĉiumomente novaj aroj da ili, kantante kaj kriante, kuris preter li, pelataj de faŭnoj, satirusoj, senetatoj, kavaliroj kaj de resonoj de la muziko. Ekvidinte fine aron da knabinoj, kondukatan de unu, alivestita kiel Diano, li eksaltis al ili, volante rigardi de pli proksime ladiinon, kaj subite la koro haltis en lia brusto. Ĉar ekŝajnis al li, ke en la diino, kronita per luno, li rekonas Ligian.

Ili dume ekĉirkaŭis li nper freneza dancrondo, kaj post momento, volante lin videble instigi al persekuto, diskuris, kiel aro da kapreolinoj. Sed li restis loke, kun batanta koro, sen spiro, ĉar kvankam li ekkonis, ke la Diano ne estis Ligia kaj de proksime eĉ ŝin ne similis, la tro forta impreso senigis lin de la fortoj. Subite ekregis lin sopiro je Ligia, sopiro tiel senlima, kian li spertis neniam en la vivo, kaj la amo al ŝi ekfluis per nova, grandega ondo en lian bruston. Neniam ŝi ŝajnis al li pli kara, pli ĉasta kaj pli adorinda, ol en tiu ĉi arbaro de