Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/256

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

diboĉo kaj de freneza malĉasto. Antaŭ moment li mem volis trinki el ĉi tiu pokalo kaj partopreni tiun ĉi orgion de volupto kaj senhonto, nun ekkaptis lin malplaĉo kaj abomeno. Li eksentis, ke lin sufokas abomeno, ke lia brusto bezonas aeron kaj la okuloj stelojn, ne vualitajn de la densaĵo de tiu ĉi terura arbaro, kaj li decidis forkuri. Sed apenaŭ li ekiris, ekstaris antaŭ li virina figura kun kapo ĉirkaŭvolvita per vualo, kaj, apoginte la manojn sur liaj ŝultroj, komencis flustri, ĉirkaŭverŝante per varemega spiro lian vizaĝon:

— Mi amas vin!… Venu! Neniu nin vidos, rapidu!

Vinicius vekiĝis, kvazaŭ el dormo:

— Kiu vi estas?

Sed ŝi apogis sin sur li per la brusto kaj komencis insisti:

— Rapidu! Rigardu, solece estas ĉirkaŭe, kaj mi vin amas! Venu!

— Kiu vi estas? — ripetis Vinicius.

— Divenu!…

Dirite ĉi tion, ŝi alpremis tra la vualo la buŝon al lia buŝo, tirante al si samtempe lian kapon, ĝis fine, kiam ekmankis al ŝi la spiro, ŝi detiris de li la vizaĝon.

— La nokto de amo!… la nokto de volupto! — ŝi parolis, rapide kaptante la aeron. — Hodiaŭ estas permesite!… Prenu min!

Sed tiu ĉi kiso brulvundis Viniciuson kaj inspiris al li novan abomenon. Lia animo kaj koro estis for kaj en la tuta mondo ekzistis por li neniu, krom Ligia.

Do, forŝovinte per la mano la vualitinon, li diris:

— Kiu uajn vi estas, mi amas alian kaj mine volas vin.

Tiam ŝi mallevis al li la kapon:

— Levu la vualon…

Sed en la sama momento ekbruetis la folioj de proksimaj mirtoj; la vualitino malaperis, kiel sonĝa bildo, nur de malproksime aŭdiĝis ŝia rido, iel stranga kaj malbonaŭgura.

Petronius ekstaris antaŭ Vinicius.

— Mi aŭdis kaj vidis — li diris.

Kaj Vinicius respondis:

— Ni iru for!…

Ili foriris. Ili preterpasis la brile lumigitajn publikejojn, la boskon, vicon de surĉevalaj pretorianoj kaj retrovis la protilojn.

— Mi kuniros al vi — diris Petronius.

Kaj ili sidiĝis kune. Sed envoje ambaŭ silentis. Nur kiam