Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/257

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ili troviĝis en la domo de Vinicius, en la atrium, Petronius diris:

— Ĉu vi scias, kiu ŝi estis?

— Rubria? — demandis Vinicius, ektreminte pro la nura penso, ke Rubria estis vestpastrino.

— Ne.

— Do kiu?

— La fajro de Vesto estas malsanktigita, ĉar Rubria estis kun la cezaro. Sed kun vi parolis…

Kaj li finis ankoraŭ pli mallaŭte:

— La diva aŭgustino.

— Sekvis momento da silento.

— La cezaro — diris Petronius — ne sciis kaŝi de ŝi sian pasion al Rubria, de ŝi volis eble venĝi, kaj mi malhelpis ŝin tial, ĉar se vi, rekoninte la aŭgustinon, rifuzus al ŝi, vi estus nerevokeble perdita: vi, Ligia, kaj eble mi ankaŭ.

Sed Vinicius eksplodis:

— Mi havas jam sufiĉe! Tedas min jam Romo, la cezaro, la festenoj, la aŭgustino, Tigellinus kaj vi ĉiuj! Mi sufokiĝas! mine povas tiel vivi! mi ne povas! Ve komprenas!

— Vi perdas la prudenton, juĝon, mezuron! Vinicius!

— Mi amas ŝin solan en la mondo!

— Kio do?

— Do mi ne volas alian amon, min volas vian vivon, viajn festenojn, vian senhonton kaj viajn krimojn!

— Kio okazas kun vi? Ĉu vi estas kristano?

Kaj la juna viro ĉirkaŭprenis la kapon per la manoj kaj komencis ripeti, kvazaŭ kun malespero:

— Ankoraŭ ne! Ankoraŭ ne!