Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/258

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĈAPITRO XXXII

Petronius foriris hejmen, movante la ŝultrojn kaj tre malkontenta. Nun li ankaŭ rimarkis, ke li kaj Vinicius ĉesis kompreni sin reciproke kaj ke iliaj animoj tute disiĝis. Iam Petronius havis grandegan influon je la juna soldato. Li estis en ĉio lia modelo kaj ofte kelkaj liaj ironiaj vortoj sufiĉis, por Viniciuson de io deturni aŭ al io instigi. Nun restis el tiu influo nenio, tiagrade, ke Petronius ne provis eĉ la antaŭajn rimedojn, sentante, ke lia spriteco kaj ironio deglitos senefike de la novaj tavoloj, kiujn sur la animon de Vinicius metis la amo kaj konatiĝo kun la nekomprenebla kristana mondo. La sperta skeptikulo komprenis, ke li perdis la ŝlosilon al tiu animo. Tio inspiris al li malkontentecon kaj eĉ timon, kiun plifortigis ankoraŭ la okazoj de la lasta nokto. „Se ĝi estas flanke de la aŭgustino ne pasema deziro, sed pli daŭra pasio — pensis Petronius — tiam okazos unu el la du: aŭ Vinicius ŝin ne rezistos kaj povos perei pro iu ajn trafo, aŭ, kio nun estas pri li pli kredebla, li rezistos; tiuokaze li sendube pereos, kaj kun li eble mi ankaŭ, almenaŭ tial, ke mi estas lia parenco kaj ke la aŭgustino, direktinte sian malamikecon al la tuta familio, transĵetos sian influon sur la pesilteleron de Tigellinus.” Kaj tiel estis malbone, kaj alie. Petronius estis homo kuraĝa kaj ne timis la morton, tamen, atendante de ĝi nenion, li ne volis ĝin elvoki. Post longa pripenso li decidis fine, ke plej bone kaj plej sendanĝere estos vojaĝigi Viniciuson for el Romo. Ha! se li povus krome doni al li Ligian, kiel vojaĝan donacon, li farus tion ĉi kun plezuro. Sed eĉ sen tio li esperis, ke ne estos al li tre malfacile inklinigi Viniciuson al forveturo. tiam li diskonigus sur Palatino famon pri malsano de Vinicius kaj forturnus la danĝeron tiel de li, kiel de si mem. La aŭgustino finfine ne sciis, ĉi ŝi estis rekonita de Vinicius; ŝi povis supozi, ke ne, do ŝia memamo ĝis nun ne multe suferis. Alie povus tamen okazi en la etonteco, kaj kontraŭ tio oni devis antaŭagi. Petronius deziris antaŭ ĉio ĝisatendi pli konvenan tempon, ĉar li komprenis, ke se la cezaro foje iros Ahajon, tiam Tigellinus, kiu el la aferoj de l’ arto kom-