Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/259

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

prenis nenion, troviĝos sur la dua plano kaj perdos sian influon. En Grekujo Petronius estis certa pri venko kontraŭ ĉiuj rivaloj.

Dume li decidis atenti Viniciuson kaj inklinigi lin al vojaĝo. Dum dekkelkaj tagoj li eĉ pensis pri tio, ke se li havigus de la cezaro edikton, ekzilantan la kristanojn el Romo, Ligia forlasus ĝin kune kun la aliaj konfesantoj de Kristo, kaj Ligian sekvus Vinicius. Tiam persvadoj ne estus por li bezonaj. Ja antaŭ ne tre longa tempo, kiam la judoj komencs tumulti pro malamo kontraŭ la kristanoj, la cezaro Claudius, ne sciante distingi la unuajn de la aliaj, ekzilis la judojn. Kial do Nero ne ekzilu la kirstanojn? Estus pli da loko en Romo. Petronius post tiu „naĝanta festeno” vidadis ĉiutage Neron sur Palatino kaj en aliaj domoj. Sugestii al li similan penson estus facile, ĉar Nero neniam kontraŭstaris al persvadoj, kaŭzantaj al ia pereon aŭ malutilon. Post matura pripenso Petronius pretigis en la kapo la tutan planon. Nome, li aranĝos ĉe si festenon kaj dum tiu festeno li inklinigos la cezaron eldoni la edikton. Li eĉ esperis, ke sendube al li la cezaro konfidos la plenumon. Tiam li foririgus Ligian kun ĉiuj konsideroj, ŝuldataj al la amatino de Vinicius, ekzemple en Bajojn, kaj tie ili amu unu ula alian kaj amuza sin per la kristanismo, kiom plaĉos al ili.

Dume li vizitadis Viniciuson ofte, unue tial, ke malgraŭ la tuta romana egoismo li ne povis seniĝi de amo al li, due, por inklinigi lin forvojaĝi. Vinicius ŝajnigis sin malsana kaj ne montriĝadis sur Palatino, kie naskiĝadis ĉiutage aliaj projectoj. Unu tagon fine Petronius ekaŭdis el la buŝo de la cezaro mem, ke li nepre veturos post tri tagoj Antiumon, kaj la sekvintan tagon li iris sciigi ĉi tion al Vinicius.

Sed tiu ĉi montris al li liston de personoj, invititaj en Antiumon, kiun matene alportis al li liberigito de la cezaro.

— Estas sur ĝi mia nomo — li diris — kaj estas ankaŭ la via. Reveninte, vi trovos hejme saman liston.

— Se mi ne estus inter la invititoj — respondis Petronius — tio signifus, ke mi devas morit, kaj mi ne supozas, ke tio okazos antaŭ la vojaĝo en Ahajon. Tie mi estos tro bezona al Nero.

Poste, trarigardinte la liston, li diris:

— Apenaŭ ni revenis Romon, ni ĝin devas denove forlasi kaj treni nin en Antiumon. Sed ni devas! ĉar ĝi estas ne nur invito, sed kune ordono.