Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/260

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Kaj se iu ne obeus?

— Li ricevus alispecan alvokon: ke li iru vojaĝon multe pli longan, tiun, de kiu oni ne revenas. Kiel domaĝe, ke vi ne obeis mian konsilon kaj ne forveturis, dum estis ankoraŭ tempo. Nun, vi devas iri Antiumon.

— Nun mi devas iri Antiumon… Rigardu, en kia tempo ni vivas kaj kiel malnoblaj sklavoj ni estas.

— Ĉu vi tion nur hodiaŭ rimarkis?

— Ne, sed vidu, vi argumentis, ke la kristana instruo estas malamiko de la vivo, ĉar ĝi metas sur ĝin katenojn. Sed ĉu povas esti katenoj pli pezaj, ol tiuj, kiujn ni portas? Vi diris: Grekujo kreis la saĝecon kaj belecon, kaj Romo la potencon. Kie estas nia potenco?

— Voku al vi Chilon. Filozofado tute ne logas min hodiaŭ. Je Herkulo! ne mi kreis tiun ĉi tempon kaj ne mi respondas por ĝi. Ni parolu pri Antiumo. Sciu, ke tie atendas vin granda danĝero kaj ke pli bone estus eble por vi provi viajn fortojn kontraŭ tiu Ursus, kiu sufokis Croton, ol tien iri, tamen vi ne povas ne iri.

Vinicius senzorge svingis la manon kaj diris:

— Danĝero! Ni ĉiuj vadas en la mallumo de morto, kaj ĉiumomente alia kapo profundiĝas en tiun mallumon.

— Ĉu mi nomu al vi ĉiujn, kiuj havis iiom da prudento kaj tial, malgraŭ la tempoj de Tiberius, Caligula, Claudius kaj Nero ĝisvivis la aĝon de okdek aŭ naŭdek jaroj? Servu al vi kiel ekzemplo jen tia Domitius Afer. Li maljuniĝis trankvile, kvankam dum la tuta vivo li estis ŝtelisto kaj kanajlo.

— Eble tial! eble ĝuste tial! — respondis Vinicius.

Poste li komencis trarigardi la liston kaj diris:

— Tigellinus, Vatinius, Sextus Africanus, Aquillinus Regulus, Suilius Nerulinus, Eprius Marcellus kaj tiel plu! kia kolekto de sentaŭguloj kaj friponoj! Kaj oni pensu nur, ke ĝi regas la mondon! Ĉu ne pli konvenus al ili portadi tra urbetoj iun egiptan aŭ sirian idolon, muzikaĉi per sistrae kaj perlabori la panon per aŭgurado aŭ ŝnursaltado?

— Aŭ prezentadi dresitajn simiojn, kalkulantajn hundojn, aŭ azenon, blovantan en fluton — aldonis Petronius. — Ĉio tio estas vera, sed ni parolu pri io pli grava. Streĉu vian atenton kaj aŭskultu min: mi rakontis sur Palatino, ke vi estas malsana kaj ne povas forlasi la domon, dume via nomo troviĝas tamen sur la listo, kio pruvas, ke iu ne kredis miajn rakontojn kaj special zorgis pri via invito. Por Nero tio