Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/261

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estas tute indiferenta, ĉar vi estas por li soldato, kun kiu oni povas babili eventuale pri cirkaj vetkuroj, sed kiu pri la poezio kaj muziko havas nenian ideon. La figurigon de via nomo sur la listo prizorgis do verŝajne Poppaea, kaj tio signifas, ke ŝia pasio al vi ne estis pasema ekdeziro, kaj ke ŝi volas vin konkeri.

— Kuraĝa aŭgustino ŝi estas!

— Kuraĝa, vere, ĉar ŝi povas sin pereigi nesaveble. Inspiru al ŝi Venuso plej baldaŭ alian amon, sed kiel longe ŝi deziras vin, vi devas agi kun ĉia singardo. Al la Kuprobarba ŝi jam komencas esti indiferenta; li preferas nun jam Rubrian aŭ Pythagorason, sed pro la nura memamo li venĝus kontraŭ vi ambaŭ plej terure.

— En la bosko mi ne sciis, ke al mi parolas la aŭgustino, sed vi ja subaŭskultis kaj vi scias, kion mi respondis al ŝi: ke mi amas alian kaj ke mi ŝin ne volas.

— Kaj mi admonas vin je ĉiuj subteraj dioj, ne perdu tiun reston de la prudento, kiuin la kristanoj lasis al vi. Kiel oni povas heziti, havante elekton inter pereo verŝajna kaj certa? Ĉu mi ne diris jam al vi, ke se vi vundus la memamon de la aŭgustino, vi estus perdita nesaveble? Je Hadeso! Se la vivo vin tedas, prefere tuj distranĉu viajn vejnojn aŭ ĵetu vin sur glavon, ĉar se vi ofendos Poppaean, povas vin trafi morto malpli facila. Iam estis pli agrable paroli kun vi! Kio ĝuste vin ĝenas? Ĉu vin ion perdos pro tio? Ĉu ĝi malhelpos al vi ami vian Ligian? Memoru, krome, ke Poppaea vidis ŝin sur Palatino kaj ne estos al ŝi malfacile diveni, pro kiu vi rifuzas tiel altan favoron. Kaj tiam ŝi retrovos Ligian, eĉ sub la tero. Vi pereigos ne nur vin mem, sed ankaŭ Ligian — vi komprenas?

Vinicius aŭskultis, kvazaŭ pensante pri io alia, fine li diris:

— Mi devas ŝin vidi.

— Kiun? Ligian?

— Ligian.

— Ĉu vi scias, kie ŝi estas?

— Ne.

— Do vi komencos ree serĉi ŝin en malnovaj tombejoj kaj en Transtibro?

— Mi ne scias, sed mi devas ŝin vidi.

— Bone. Kvankam ŝi estas kristanino, montriĝos eble, ke ŝi estas pli prudenta, ol vi, kaj ĝi montriĝos sendube, se ŝi ne volas vian pereon.

Vinicius movis la ŝultrojn.