Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/262

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Ŝi savis min el la manoj de Ursus.

— Tiuokaze rapidu, ĉar la Kuprobarba ne prokrastos la forveturon. Mortverdiktojn li povas eldoni ankaŭ el Antiumo.

Sed Vinicius ne aŭskultis. Okupis lin unu sola penso: vidi Ligian, do li komencis mediti pri la rimedoj.

Dume okazis cirkonstanco, kiu povis forigi ĉiujn malfacilaĵojn. Nome, la sekvantan tagon neatendite venis al li Chilo.

Li venis mizera kaj ĉifonvestita, kun signoj de malsato sur la vizaĝo, en disŝirita vestaĉo, tamen la servistoj, al kiuj antaŭe estis ordonite enlasadi lin je ĉiu horo de tago kaj nokto, ne kuraĝis lin reteni, tiel, ke li iris rekte en la atrium kaj, ekstarinte antaŭ Vinicius, diris:

— La dioj donu al vi senmortecon kaj dividu kun vi la regadon de la mondo.

Vinicius en la unua momento sentis la deziron ordoni puŝi lin ekster la pordon. Sed venis al li penso, ke eble la greko scias ion pri Ligia, kaj la scivolo venkis la abomenon.

— Ĉu estas vi? — li demandis. — Kio okazas kun vi?

— Malbona estas mia sorto, filo de Jovo — respondis Chilo. — La vera virto estas komercaĵo, pri kiu neniu hodiaŭ demandas, kaj vera saĝulo devas esti kontenta eĉ pro tio, se unufoje en kvin tagoj li havas sufiĉe da mono, por aĉeti ĉe buĉisto ŝafan kapon, kiun li ĉirkaŭmordas en mansardo, trinketante ĉe tio siajn larmojn. Ha, sinjoro! Ĉion, kion vi al mi donis, mi elpsezis por libroj ĉe Atractus, kaj poste oni min priŝtelis, ruinigis; la sklavino, kiu devis skribadi mian scion, forkuris, kunprenante la reston de tio, per kio min favoris via malavareco. Mizera mi estas, sed mi ekpensis: al kiu mi iru, se ne al vi, Serapiso, kiun mi amas, adoras kaj por kiu mi riskis la vivon?

— Por kio vi venas kaj kion vi alportas?

— Mi venas por helpo, Baalo, kaj mi alportas al vi mian mizeron, miajn larmojn, mian amon kaj fine informojn, kiujn mi kolektis pro amo al vi. Ĉu vi memoras, sinjoro, kion mi diris al vi antaŭ certa tempo, ke mi vendis al la sklavino de la dia Petronius unu fadenon el la zoneto de Venuso el Pafoso?… Mi informiĝis, ĉu tio helpis al ŝi, kaj vi, filo de Suno, kiu scias, kio okazas en la domo de Petronius, sias ankaŭ, kio estas tie Eunice. Mi havas ankoraŭ unu tiun fadenon. Mi ĝin konservis por vi, sinjoro.

Ĉi-momente li interrompis, rimarkinte koleron, ŝvelantan en la brovoj de Vinicius, kaj, volante antaŭi la eksplodon, li diris rapide: