Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/263

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Mi scias, kie loĝas la dia Ligia, mi montros al vi, sinjoro, la domon kaj la strateton.

Vinicius subpremis la emocion, kiun kaŭzis al li ĉi tiu novaĵo, kaj diris:

— Kie ŝi estas?

— Ĉe Linus, maljuna kristana pastro. Ŝi estas ĉe li kune kun Ursus, kaj tiu ĉi, kiel antaŭe, laboras ĉe la muelisto, kiu nomas sin, kiel via dispensator, sinjoro, Demas… Jes, Demas!… Ursus laboras nokte, do, ĉirkaŭiginte nokta la domon, oni lin ne renkontos… Linus estas maljuna… kaj hejme, krom ili, estas ankoraŭ nur du aĝaj virinoj.

— El kie vi scias ĉion tion?

— Vi memoras, sinjoro, ke la kristanoj havis min en siaj manoj kaj ŝparis min. Glaucus eraras, vere, kredante, ke mi estas la kaŭzo de liaj malfeliĉoj, sed li ekkredis tion, kompatindulo, kaj kredas ĝis nun — tamen ili min ŝparis! Ne miru do, sinjoro, ke dankemo plenigis mian koron. Mi estas homo el la malnovaj, pli bonaj tempoj. Mi do pensis: ĉu mi forgesu miajn amikojn kaj bonfarintojn? Ĉu mi ne estas ŝtonkora, se mi ne demandus pri ili, ne informiĝus, kio kun ili okazas, kiel ili fartas kaj kie ili loĝas? Je la pesinusa Cibelo! ne mi estas kapabla al tio. Komence detenadis min la timo, ke ili povus miskompreni miajn intencojn. Sed la amo, kiun mi havas al ili, montriĝis pli grand, ol la timo, kaj precipe karĝigis min tiu ilia facileco en pardonado de ĉiuj malbonagoj. Antaŭ ĉio tamen mi pensis pri vi, sinjoro. Nia lasta militiro finiĝis malvenke, kaj ĉu tia filo de Fortuno povas paciĝi kun tiu ĉi penso? Do mi preparis por vi venkon. La domo staras aparte. Vi povas ordoni al viaj sklavoj ĉirkaŭigi ĝin tiel, ke eĉ muso el ĝi ne forŝteliĝu. Ho sinjoro, sinjoro! de vi sola dependas, ke ankoraŭ la hodiaŭan nokton tiu grandanima reĝidino troviĝu en via domo. Sed se tio okazos, pensu, ke kunhelpis tion la tre malriĉa kaj malsata filo de mia patro.

La sango ekfluis en la kapon de Vinicius. La tento refoje ekskuis lian tutan estaĵon. Jes! tio ĉi estis rimedo, kaj ĉi-foje tute certa. Se li foje havos Ligian ĉe si, kiu kapablos ŝin de li forpreni? Se li foje igos Ligian sia amatino, kion alian ŝi povos fari, ol resti lia amatino por ĉiam? Kaj pereu tiam ĉiuj instruoj! Kion tiam signifos por li la kristanoj kun sia kompatemo kaj malserena kredo? Ĉu ne estas tempo forskui de si ĉion tion? ĉu ne estas tempo komenci vivi, kiel ĉiuj vivas? Kion poste faros Ligia, kiel ŝi pacigos sian sorton kun la in-