Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/264

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

struo, kiun ŝi konfesas, tio ankaŭ estas malpli grava. Tiuj aferoj ne gravas! Antaŭe ŝi estos lia, kaj ŝi estos lia eĉ jam hodiaŭ. Kaj tio ankaŭ estas demando, ĉu ŝia animo persistos ĉe tiu instruo kontraŭ tiu nova por ŝi mondo, kontraŭ la volupto kaj ekstazoj, kal kiuj ŝi devos subiĝi? Kaj ĝi povas okazi jam en tiu ĉi nokto. Sufiĉas reteni Chilon kaj doni je la krepusko la ordonojn. Kaj poste — ĝojo sen fino! „Kio estis mia vivo? — pensis Vinicius — suferado, nesatigita pasio kaj farado de [Necerta teksto: senĉesasj] demandoj al mi mem — sen respondoj”. Tiel ĉio estos tranĉita kaj finita. Li rememoris vere, ke li promesis al ŝi ne levi kontraŭ ŝin la manon. Sed je kio li ĵuris? Ne je la dioj, ĉar li jam ne kredis je ili, ne je Kristo, ĉar je Kristo li ankoraŭ ne kredis. Cetere, se ŝi sentos sin ofendita, li edzinigos ŝin kaj tiel rekompencos al ŝi la ofendon. Jes! al tio ĉi li sentas sin devigita, ĉar li ja ŝuldas al ŝi la vivon. Ĉe tio li rememoris la tagon, en kiu li enfalis kun Croto en ŝian rifuĝejon; li rememoris la levitan super si pugnegon de Ursus kaj ĉion, kio sekvis poste. Li ekvidis ŝin denove, klinitan super lia lito, vestitan per sklavina vesto, belegan, kiel diino, bonfaran kaj adoratan. Liaj okuloj malgraŭvole direktiĝis al la lararium kaj al tiu kruceto, kiun ŝi lasis al li, forirante. Ĉu ĉion tion li repagos al ŝi per nova atenco? Ĉu li trenos ŝin je la haroj en la cubiculum, kiel sklavinon? Kaj kiel li scios tion fari, se li ne nur avidas, sed ankaŭ amas ŝin, kaj li amas ŝin ĝuste pro tio, ke ŝi estas tia, kia ŝi estas? Kaj subite li eksentis, ke ne sufiĉos al ŝi havi ŝin en sia hejmo, ne sufiĉos kapti ŝin perforte en la brakojn, kaj ke lia amo jam volas ion pli, nome ŝian konsenton, ŝian amon kaj ŝian animon. Benita estos ĉi tiu tegmento, se ŝi venos sub ĝin propravole, benita estos tiu momento, benita la tago, benita la vivo. Tiam la feliĉo de ili ambaŭ estos kiel senlima maro kaj kiel la suno. Sed korkapti ŝin perforte signifus mortigi por ĉiam tian feliĉon, kaj kune detrui, malpurigi kaj malsanktigi tion, kio estas la plej kara kaj la sole amata en lia vivo.

Teruro traigis lin nun je la nura penso pri tio. Li turnis la okulojn al Chilo, kiu, rigardante lin, ŝovis la manon sub sian vestaĉon kaj gratis sin maltrankvile; poste traigis lin neespribla abomeno kaj deziro piedpremi tiun ĉi iaman helpanton, kiel oni piedpremas fian vermon aŭ venenan serpenton. Post momento li jam sciis, kion li devas fari. Sed, konante en nenio mezuron kaj sekvante la impulson de sia severa romana naturo, li turnis sin al Chilo kaj diris: