Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/265

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Mi ne faros tion, kion vi al mi konsilas, por ke vi tamen ne foriru sen rekompenco, kiun vi meritas, mi ordonos doni al vi tricent batojn en la doma ergastulum.

Chilo paliĝis. En la bela vizaĝo de Vinicius estis tiom da malvarma kolero, ke li ne povis eĉ momente esperi, ke la promesita rekompenco estis nur kruela ŝerco.

Do li ĵetis sin en unu momento sur la genuojn kaj fleksiĝinte, komencis ĝemi per interrompata voĉo:

— Kiel do, persa reĝo? pro kio? Piramido da indulgo! koloso da kompatemo! pro kio?… Mi estas maljuna, malsata, mizera… Mi servis vin… Tiel vi repagas al mi?

— Kiel vi al la kristanoj — respondis Vinicius. Kaj li vokis, ke venu la dispensator.

Sed Chilo saltis al liaj piedoj kaj, ĉirkaŭpreninte ilin konvulsie, vokis ankoraŭ kun vizaĝo, kovrita de morta paleco:

— Sinjoro, sinjoro!… Mi estas maljuna! kvindek, ne tricent… Kvindek sufiĉos! Cent, ne tricent… Kompatu! kompatu!

Vinicius forpuŝis lin per la piedo kaj eldiris la ordonon. En unu sekundo post la dispensator eniris du fortoj kvadoj, kiuj, ekkaptinte Chilon je la restaĵo de lia haroj, volvis ĉirkaŭ lia kapo lian propran mantelaĉon kaj ektrenis lin en la ergastulum.

— En la nomo de Kristo!… — ekkriis la greko en la pordo de la koridoro.

Vinicius restis sola. La eldonita ordono stimulis kaj vigligis lin. Dume li penis kolekti la diskurintajn pensojn kaj reordigi ilin. Li sentis grandan malpliiĝon de sia premiteco kaj la venko, kiun li atingis kontraŭ si mem, plenigis lin per espero. Ŝajnis al li, ke li faris ian grandan paŝon al Ligia kaj ke devas lin trafi por tio ia rekompenco. En la unua momento ne venis eĉ al li la penso, kiel grandan maljustaĵon li faris al Chilo, kaj ke li ordonis lin skurĝi pro la samo, pro kio li antaŭe rekompencadis la grekon. Lia naturo estis ankoraŭ tro romana, ke li sentu fremdan doloron kaj ke li okupu sian atenton per unu mizera greko. Se li eĉ ekpensus pri tio, li kredus, ke li agis prave, ordonante puni la malnoblulon. Sed li pensis pri Ligia kaj parolis al ŝi: mi ne pagos al vi malbonon por la bono, kaj kiam vi ekscios iam, kiel mi traktis tiun, kiu volis min instigi levi kontraŭ vin la manon, vi estos al mi danka pro tio. Ĉe tio li tamen ekkonsideris, ĉu Ligia aprobus lian agon rilate al Chilo? La kristana instruo, kiun ŝi konfesas,