Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/266

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ordonas ja pardoni; la kristanoj pardonis ja al la mizerulo, kvankam ili havis pli gravajn motivojn, por venĝi. Nur tiam resonis en lia animo la ekkrio: „en la nomo de Kristo!” Li rememoris, ke per simila ekkrio Chilo liberiĝis el la manoj de la ligo, kaj li decidis foridulgi al li la reston de la puno.

Tiucele li estis ĝuste ordononta, ke venu la dispensator, kiam tiu ĉi mem ekstaris antaŭ li kaj diris:

— Sinjoro, la maljunulo svenis, kaj eble mortis. Ĉu mi ordonu skurĝi lin plu?

— Rekonsciigu lin kaj venigu al mi.

La estro de la atrium malaperis post la kurteno, sed la rekonsciigado ne estis videble facila, ĉar Vinicius atendis ankoraŭ dum longa tempo kaj komencis jam malpacienci, kiam fine la sklavoj enkondukis Chilon kaj je signo, donita de Vinicius, mem ili foriĝis senprokraste.

Chilo estis pala, kiel tolo, kaj laŭlonge de liaj piedoj sur la mozaikon de la atrium fluis ŝnuretoj da sango. Li estis tamen konscia kaj, falinte sur la genuojn, komencis paroli kun etenditaj manoj.

— Dankon al vi, sinjoro! Vi estas kompatema kaj granda.

— Hundo — diris Vinicius — sciu, ke mi pardonis vin pro tiu Kristo, al kiu mi mem ankaŭ ŝuldas la vivon.

— Mi servos, sinjoro, Lin kaj vin.

— Silentu kaj aŭskultu. Leviĝu! Vi iros kun mi kaj montros al mi la domon, kie Ligia loĝas.

Chilo saltleviĝis, sed apenaŭ li ekstaris sur la piedoj, li iĝis ankoraŭ pli mortpala kaj diris per svena voĉo:

— Sinjoro, mi vere estas malsata… Ordonu doni al mi almenaŭ restaĵon el la manĝujo de via hundo, kaj mi iros!…

Vinicius ordonis, ke oni donu al li manĝaĵon, oran moneron kaj mantelon. Sed Chilo, kiun malfortigis la batoj kaj la malsato, ne povis iri eĉ post la manĝo, kvankam teruro levis la harojn sur lia kapo, ke Vinicius povus konsideri lian malfortecon kiel malobeon kaj ordoni skurĝi lin denove.

— Nur vargimu min vino — li ripetadis, klakante per la dentoj — kaj mi tuj povos iri, eĉ ĝis la granda Grekujo.

Efektive post certa tempo li reakiris iiom da fortoj kaj ili eliris. La vojo estis longa, ĉar Linus loĝis, kiel plimulto de la kristanoj, en Transtibro, en negranda distanco de la domo de Miriam. Chilo montris fine al Vinicius apartan dometon, ĉirkaŭitan per muro, plene surkreskita de hederoj, kaj diris:

— Ĉi tie, sinjoro.