Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/267

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

— Bone — diris Vinicius — nun iru for, sed antaŭe aŭskultu, kion mi diras al vi: forgesu, ke vi min servis; forgesu, kie loĝas Miriam, Petro kaj Glaucus; forgesu ankaŭ pri tiu ĉi domo kaj pri ĉiuj kristanoj. Ĉiumonate venadu en mian domon, kie Demas la liberigito elpagados al vi po du oraj moneroj. Sed se vi spionos plue la kristanojn, mi vin ordonos mortskurĝi aŭ transdonos vin en la manojn de la urboprefekto.

Chilo riverencis kaj diris:

— Mi forgesos.

Sed kiam Vinicius malaperis post stratangulo, Chilo etendis post li la manojn kaj, minacante per la pugnoj, ekkriis:

— Je Ato kaj Furioj! mi ne forgesos!

Kaj denove li perdis la fortojn.