kiamaniere vi povos ŝin gardi?
— Mi ne scias, domina, nur tion mi scias, ke fero rompiĝas en miaj manoj, kiel ligno…
Aulus Plautius, kiu venis en ĉi tiu momento, eksciinte pri la afero, ne nur ne kontraŭstaris la deziron de Ursus, sed diris, ke ili eĉ ne rajtas lin reteni. Ili forsendas Ligian, kiel garantiulinon, kiun la cezaro postulas — estas sekve ilia devo forsendi ŝian servistaron, kiu kune kun ŝi transiras en la cezaran zorgadon. Ĉe tio li flustris al Pomponia, ke, pretekstante la servistaron, ŝi povas doni al Ligia tiom da sklavinoj, kiom ŝi trovas konvene, ĉar la centuriestro ne povas ilin malakcepti.
Por Ligia estis en ĉi tio certa konsolo, kaj Pomponia ankaŭ estis kontenta, ke ŝi povas ŝin ĉirkaŭigi per servistoj laŭ sia elekto. Kaj tiel krom Ursus ŝi destinis al ŝi la maljunan vestistinon, du cipraninojn, lertajn en kombado, kaj du germanajn banistinojn. La elekto, kiun ŝi faris, trafis ekskluzive konfesantojn de la nova instruo; konsiderante, ke ankaŭ Ursus konfesis ĝin jam de kelkaj jaroj, Pomponia povis fidi la fidelecon de ĉi tiu servistaro, kaj samtempe ĝoji pro la penso, ke la semoj de la vero estos ĵetitaj en la domon de la cezaro.
Ŝi skribis ankaŭ kelkajn vortojn, rekomendante Ligian al la zorgado de Acte, liberigitino de Nero. Pomponia verdire ne vidadis ŝin en la kunvenoj de la konfesantoj de la nova instruo, sed ŝi aŭdis de ili, ke Acte neniam rifuzas al ili servojn, kaj ke ŝi avide legas leterojn de Paŭlo el Tarso. Ŝi sciis cetere, ke la juna liberigitino vivas en ĉiama malĝojo, ke ŝi estas persono malsimila al ĉiuj domaninoj de Nero, kaj ke ĝenerale ŝi estas la bona spirito de la palaco.
Hasta promesis mem transdoni la leteron al Acte. Konsiderante kiel naturan aferon, ke reĝa filino devas havi sian sekvantaron, li neniel kontraŭis kunpreni ĝin en la palacon, mirante, male, la malgrandan nombron de la servistoj. Li petis tamen, ke ili rapidu, timante, ke oni kulpigos lin pri manko de diligenteco en plenumado de ordonoj. La horo de la disiĝo alvenis. La okulojn de Pomponia kaj Ligia denove plenigis larmoj, Aulus ankoraŭ foje metis la manon sur ŝian kapon, kaj post momento la soldatoj, akompanataj per krioj de la malgranda Aulus, kiu, defende al la fratino, minacis per siaj malgrandaj pugnoj al la centuriestro — forkondukis Ligian al la domo de la cezaro.
Sed la maljuna komandanto ordonis pretigi por si portilon, kaj dume, ferminte sin kun Pomponia en najbara al la oecus