pinakoteko, diris al ŝi:
— Aŭskultu min, Pomponia. Mi iras al la cezaro, kvankam mi pensas, ke vane, kaj malgraŭ tio, ke la vorto de Seneca nenion plu signifas ĉe li, mi estos ankaŭ ĉe Seneca. Hodiaŭ pli multe signifas Sofonius, Tigellinus, Petronius aŭ Vatinius.... Koncerne la Cezaron, li eble eĉ neniam aŭdis pri la nacio de la ligoj, kaj se li ekpostulis transdonon de Ligia, ĝi okazis tial, ke iu lin al tio instigis, kaj facile estas diveni, kiu povis ĝin fari.
Kaj ŝi levis subite al li la okulojn.
— Petronius?
— Jes.
Sekvis momento da silento, post kio la komandanto kontinius:
— Jen kion signifas lasi trans sian sojlon iun el tiuj homoj sen honoro kaj konscienco. Malbenita estu la momento, en kiu Vinicius eniris nian domon! Li, Vinicius, venigis al ni Petroniuson. Ve al Ligia, ĉar ne garantiulinon, sed konkubinon ili volas!
Kaj lia parolo, sekve de kolero, de senhelpa furiozo kaj ĉagreno pro la krominfano, iĝis ankoraŭ pli fajfa, ol ordinare. Dum certa tempo li luktis kun si mem, kaj nur la kunpremitaj pugnoj atestis, kiel malfacila estis ĉi tiu interna batalo.
— Ĝis nun mi gloris la diojn — li diris — sed en ĉi tiu momento mi pensas, ke ili ne ekzistas super la mondo, kaj ke ekzistas nur unu, kruelega, furioza kaj monstra, kiu nomas sin Nero.
— Aulus! — diri Pomponia. — Nero estas nur plenmano da putra polvo antaŭ Dio.
Li dume komencis marŝi per grandaj paŝoj sur la mozaiko de la pinakoteko. En lia vivo estis grandaj faroj, sed ne estis grandaj malfeliĉoj, do li ne estis al ili kutimigita. La maljuna soldato amis Ligian pli multe, ol li mem sciis pri tio, kaj nun li ne povis paciĝi kun la penso, ke li ŝin perdis, krom tio li sentis sin humiligita. Ekpezegis sur li tiu mano, kiun li malestimis, kaj samtempe li sentis, ke antaŭ tiu forto lia forto estas nenio.
Sed kiam li fine kvietigis en si la koleron, kiu malklarigis liajn pensojn, li diris:
— Mi supozas, ke Petronius ne forigis ŝin de ni por Nero, ĉar li ne volus inciti kontraŭ si Poppaean. Sekve aŭ por si mem, aŭ por Vinicius.... Ankoraŭ hodiaŭ mi ekscios ĉi tion.
Kaj post momento la portilo portis lin al Palatino. Pomponia, restinte sola, iris al la malgranda Aulus, kiu ne ĉesis plori la fratinon, kaj minaci la Cezaron.