Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Poste, haltinte por momento, li diris:

— Ĉar oni devas ankaŭ aldoni, ke tiu ĉefpastro, kiu ne kredas je la dioj, kaj tiu dio, kiu ilin mokas, timas ilin, kiel ateisto.

— Pruvas ĝin tio, kio okazis en la templo de Vesto.

— Kia estas nia mondo!

— Kia estas la mondo, tia estas la cezaro! — Sed tio ne daŭros longe.

Tiel interparolante, ili eniris la domon de Vinicius, kiu gaje vokis, ke oni donu vespermanĝon, kaj poste, turninte sin al Petronius, diris:

— Ne, mia kara, la mondo devas renaskiĝi.

— Ni ĝin ne renaskigos — diris Petronius — almenaŭ tial, ke en la tempo de Nero homo estas kiel papilio: li vivas en la suno de la cezara favoro, kaj ĉe unua malvarma blovo li pereas… se li eĉ ne volus! Je la filo de Maio: ofte mi faras al mi la demandon, kiamaniere tia Lucius Saturninus povis atingi la aĝon de naŭdek tri jaroj, postvivi Tiberiuson, Caligulan, Claudiuson?… Se ĝi ne gravas. Ĉu vi permesos sendi vian portilon por Eunice? Mia dormemo iel pasis kaj mi volus ĝoji. Ordonu al citristo ludi dum la vespermanĝo, kaj poste ni parolos pri Antiumo. Ni devas pensi pri tio, precipe pri vi.

Vinicius ordonis, ke oni sendu la portilon por Eunice, sed li deklaris, ke li tute ne intencas streĉi sian cerbon pro la restado en Antiumo. Streĉu ĝin tiuj, kiuj ne scias vivi alie, ol en la radioj de la cezara favoro. La mondo ne finiĝas sur Palatino, precipe por tiuj, kiuj havas ion alian en la koro kaj en la animo.

Li parolis ĝin tiel senzorge, kun tia vigleco kaj tiel gaje, ke ĉio tio frapis Petroniuson, do, rigardinte lin momente, li diris:

— Kio okazas kun vi? Vi estas tia hodiaŭ, kia vi estis en la tempo, kiam vi portis ankoraŭ oran bulla ĉe la kolo.

— Mi estas feliĉa — respondis Vinicius. — Mi invitis vin speciale, por tion diri al vi.

— Kio al vi okazis?

— Io, kion mi ne fordonus eĉ por la roma imperio.

Dirinte ĉe tion, li sidiĝis, metis la brakon sur la apogilon de la seĝo, la kapon sur la brakon, kaj komencis paroli kun vizaĝo plena de ĝojridetoj kaj kun luma rigardo:

— Ĉu vi memoras, kiel ni estis kune ĉe Aulus Plautius kaj kiel vi tie vidis unuafoje dian knabinon, kiun vi mem nomis Aŭroro kaj printempo? Ĉu vi memoras tiun Psilîon, tiun sen-