Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la voĉon — kaj ve al Romo, precipe al la senato, se li ĝin baldaŭ ne reakiros.

— Sencele estus tiam veturi Aĥajon.

— Ĉu do nia dia cezaro posedas nur tiun ĉi solan talenton? — respondis Petronius, ridante. — Li prezentiĝus en la olimpaj ludoj kiel poeto, kun sia brulo de Trojo, kiel ĉaristo, kiel muzikisto, kiel atleto, kaj ĉiuokaze li prenus ĉiujn laŭrokronojn, destinitajn por la venkontoj. Ĉu vi scias, kial tiu simio raŭkiĝis? Jen hieraŭ li ekvolis egali per danco nian Parison kaj li dancis al ni la aventuron de Ledo, ĉe kio li troŝitis kaj malvarmumis. Li estis tute malseka kaj gluaĉa, kiel angilo, ĵus eltirita el akvo. Li ŝanĝadis maskojn unu post la alia, li turnis sin, kiel ŝpinilo, svingis per la manoj, kiel ebria maristo, kaj abomeno eĉ kaptis, kiam oni rigardis tiun grandegan ventron kaj tiujn maldikajn piedojn. Paris instruis lin de du semajnoj, sed imagu Ahenobarbuson kiel Ledon aŭ kiel dion-cignon! pantomino, unue en Antiumo, kaj poste en Romo.

— Oni jam indigniĝis, ke li kantis publike, sed pensu nur, ke roma cezaro prezentiĝos kiel mimikisto! Ne, tion ĉi Romo ja ne toleros!

— Mia kara, Romo ĉion toleros, kaj la senato proklamos dankodiron al la „patro de la patrujo”.

Post momento li aldonis:

— Kaj la popolaĉo ankoraŭ fieras pro tio, ke la cezaro estas ĝia amuzisto.

— Diru mem, ĉu oni povus malnobliĝi pli multe?

Petronius movis la ŝultrojn.

— Vi vivas trankvile hejme, en via meditato jen pri Ligia, jen pri la kristanoj, do vi ne scias verŝajne, kio okazis antaŭ kelkaj tagoj. Nero ja edziniĝis publike kun Pythagoras. Li ludis la rolon de la junedzino. Ŝajnus, ke la mezuro de la frenezaĵoj jam estas superplena, ĉu ne? Kaj kion vi diros: venis la alvokitaj pastroj kaj solene edzinigis lin. Mi ĉeestis tion! Mi ankaŭ povas multe elporti, tamen mi ekpensis, mi konfesas, ke la dioj, se ili ekzistas, devus doni ian signon… Sed la cezaro ne kredas je la dioj kaj li estas prava.

— Li do estas en unu persono ĉefpastro, dio kaj ateisto — diris Vinicius.

Petronius komencis ridi:

— Vere! Ĝi ne venis en mian kapon, kaj tio ĉi estas kombino, kiun la mondo ĝis nun ne vidis.