Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĈAPITRO XXXV.

La saman tagon vespere Vinicius, irante tra Forumo hejmen, rimarkis ĉe la eniro al Vicus Tuscus la origitan portilon de Petronius, portatan de ok bitinianoj, kaj haltiginte ilin per signo de la mano, li proksimiĝis al la kurtenoj.

— Havu agrablan kaj dolĉan sonĝon! — li ekkriis, ridante, je la vido de la dormanta Petronius.

— Ha, tio estas vi! — diris Petronius, vekiĝinte. — Jes, mi ekdormetis, ĉar mi pasigis la nokton sur Palatino. Nun mi iras aĉeti ion por legi en Antiumo… Kio nova?

— Vi migras tra librovendejoj?

— Jes. Mi ne volas fari malordon en mia biblioteko, do por la vojaĝo mi preparas apartajn provizojn. Laŭdire aperis novaj verkoj de Musonius kaj de Seneca. Mi serĉas ankaŭ Perne posedas. Ho, kiel mi estas laca kaj kiel miaj manoj doloras pro la senĉesa malvolvado de la rulaĵoj de l’ stangetoj… Ĉar se oni foje estas en librovendejo, oni scivolas vidi tion kaj ion. Mi estis ĉe Avirunus, ĉe Atractus en Argiletum, kaj antaŭe ankoraŭ ĉe Sosiusoj ĉe Vicus Sandalarius. Je Kastoro! kiel dormema mi estas!…

— Vi estis sur Palatino, do mi vin demandas al vi la novaĵon? Jes. Estu preta por postmorgaŭ matene. Pizo kun olivoleo ne helpis, ŝalo ĉirkaŭ la dika nuko ne helpis kaj la Kuprobarba raŭkiĝis. Sekve de tio ĉia prokrasto estas esceptita. Li malavaras malbenojn al Romo kaj al ĝia aero, li volus ĝin samniveligi kun la tero aŭ detrui per fajro, kaj li sopiras al la maro plej baldaŭ. Li diras, ke tiuj odoroj, kiujn la vento portas el la mallarĝaj stratetoj, puŝos lin en tombon. Hodiaŭ oni faris grandegajn oferdonojn en ĉiuj temploj, ke li reakiru