Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Feliĉo estas ĉiam tie, kie la homo ĝin vidas. Floro la diino ŝutu rozojn sub viajn piedojn dum longaj jaroj. Mi deziras al vi ĉion, kion vi mem al vi deziras.

— Ĉi-okaze mi dankas, ĉar mi pensis, ke vi malkonsilos, kaj tio estus, kiel vi vidas, perdo de la tempo.

— Mi, malkonsilos? Tute ne. Kontraŭe, kmi diras al vi, ke vi bone faras.

— Ha, ŝanĝemulo! — respondis gaje Vincius — ĉu vi forgesis, kion vi iam diris al mi, kiam ni estis elirantaj el la domo de Graecina?

Sed Petronius respondis kun malvarma sango:

— Ne! sed mi ŝanĝis la opinion.

Kaj post momento li aldonis:

— Mia kara! en Romo ĉio ŝanĝiĝas. Edzoj ŝanĝas la edzinojn, edzinoj ŝanĝas la edzojn, kial mi ne ŝanĝu mian opinion? Nemulte mankis, ke Nero edzinigu Acten, kiun oni special por li devenigis el reĝa familio. Kio do estus? Li havus honestan edzinon, kaj ni — honestan aŭgustinon. Je Proteo kaj liaj maraj solejoj! mi ĉiam ŝanĝados mian opinion, kiomfoje mi ĝin trovos konforma kaj oportuna. Koncerne Ligian, ŝia reĝa deveno estas pli certa, ol la pergamaj antaŭuloj de Acte. Sed vi gardu vin en Antiumo kontraŭ Poppaca, kiu estas venĝema.

— Mi eĉ ne intencas! Nek unu haro falos de mia kapo en Antiumo.

— Sed vi kredas, ke vi mirigos min duafoje, vi eraras, sed de kie vi havas tiun ĉi certecon?

— Petro la apostolo ĝin diris al mi.

— Ha, Petro la apostolo ĝin diris al vi! Kontraŭ tio ekzistas neniu argumento, permesu tamen, ke mi entreprenu certajn gardrimedojn, almenaŭ tial, ke Petro la apostolo ne montriĝu falsa profeto, ĉar se hazarde Petro la apostolo erarus, li povus perdi vian fidon, kiu sendube ankaŭ estonte estos al Petro la apostolo bezona.

— Faru, kion vi volas, sed mi kredas al li. Kaj se vi pensas, ke vi min malinkligos al li, ironie rondripetante lian nomon, vi eraras.

— Nur unu demando pli: ĉi vi jam estas kristano?

— Ankoraŭ ne, sed Paŭlo el Tarso veturos kun mi, por klarigadi al mi la instruon de Kristo, kaj poste mi akceptos bapton, ĉar tio, kion vi diris, ke ili estas malamikoj de la vivo kaj de ĝojoj, estas malvera.