Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Tiom pli bone por vi kaj por Ligia — respondis Petronius.

Poste, movinte la ŝultrojn, li diris, kvazaŭ al si mem:

— Mirinde estas tamen, kiel tiuj homoj scias varbi konfesantojn kaj kiel tiu sekto disvastiĝas.

Kaj Vinicius respondis kun tia fervoro, kvazaŭ li mem ankaŭ jam estus baptita:

— Jes! miloj kaj dekmiloj estas en Romo, en la urboj de Italujo, en Grekujo, en Azio. Kristanoj estas en la legioj kaj inter la pretorianoj, ili estas en la cezara palaco mem. Konfesas ĉi tiun instruon sklavoj kaj civitanoj, riĉuloj kaj malriĉuloj, plebanoj kaj patricioj. Ĉu vi scias, ke kelkaj Corneliusoj estas kristanoj, ke Pomponia Graecina estas kristanino, ke kristanino estis laŭdire Octavia kaj estas Acte? Jes, tiu instruo ekposedas la mondon kaj ĝi sola povos ĝin renaskigi. Ne movu la ŝultrojn, ĉar kiu scias, ĉu post unu aŭ du monatoj vi ĝin mem ne akceptos.

— Mi? — diris Petronius. — Ne, je la filo de Leto! mi ĝin ne akceptos, se eĉ estus en ĝi vero kaj saĝeco tiel homa, kiel dia… Tio postulus penon, kaj mi ne ŝatas fari al mi penojn… Tio postulus rezignojn, kaj mi ŝatas rezigni nenion en la vivo. Al via naturo, simila al fajro kaj bolaĵo, ĉiam povis okazi io simila, sed al mi? mi havas miajn gemojn, miajn kameojn, miajn vazojn kaj mian Eunicen. Je Olimpo mi ne kredas, sed mi ĝin aranĝas al mi sur la tero kaj mi floros, ĝis kiam trapafos min la sagoj de la dia pafarkisto, aŭ ĝis kiam la cezaro ordonos al mi distranĉi miajn vejnojn. Mi tro ŝatas oportunan triclinium kaj la aromon de violoj. mi ŝatas eĉ niajn diojn… kiel retorikajn parolturnojn, kaj Aĥajon, kien mi intecas iri aŭgusto, Periodonicio, Herkulo, Nero!…

Dirinte ĉi tion li gajiĝis ĉe la nura penso, ke li povus akcepti la instruon de la galileaj fiŝkaptistoj, kaj li komencis duonvoĉe kanteti:

Per mirtverdaĵo mi kovros mian glavon,
Kun Harmodioso kaj Aristogito…

Sed li interrompis, ĉar la anoncisto sciigis, ke Eunice alvenis.

Baldaŭ post ŝia alveno oni servis la vespermanĝon, dum kiu, post kelkaj kantoj, kantitaj de citristo, Vinicius rakontis al Petronius pri la vizito de Chilo kaj pri tio, kiel tiu vizito inspiris al li la ideon iri rekte al la apostoloj, venintan ĝuste dum la skurĝado de Chilo.