Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Al tio ĉi Petronius, kiun denove komencis kapti dormemo, almetis la manon al la frunto kaj diris:

— La ideo estis bona, se la ekfiko estis bona. Sed koncerne Chilon, mi ordonus doni al li kvin orajn monerojn, se tamen vi ordonis lin skurĝi, estus preferinde lin morstkurĝi, ĉar kiu povas scii, ĉu iam senatanoj ne riverencos antaŭ li, kiel hodiaŭ ili riverencas antaŭ nia kavaliro-Aleno-Vatinus. Bonan nokton.

Kaj, depreninte la forkronojn, li komencis kune kun Eunice prepari sin al hejmeniro. Kiam ili foriĝis, Vinicius iris en la bibliotekon kaj skribis al Ligia jene:

„Mi volas, ke, kiam vi malfermos viajn belegajn okulojn, tiu ĉi letero diru al vi: bonan tagon! Tial mi skribas hodiaŭ, kvankam morgaŭ mi vin vidos. La cezaro postmorgaŭ veturos Antiumon kaj mi, eheu! devas li akompani. Mi ja diris jam al vi, ke maleobei signifas endanĝerigi la vivon, kaj mi nun ne havus la kuraĝon morti. Sed se vi ne volas, reskribu al mi unu vorton, tiam mi restos, kaj forturni de mi la danĝeron estos jam la tasko de Petronius. Hodiaŭ, en la tago de ĝojo, mi faris donacojn al ĉiuj sklavoj, kaj tiujn, kiuj servis en mia domo dudek jarojn, mi kondukos morgaŭ al la pretor, por ilin liberigi. Vi, mia kara, devus tion aprobi, ĉar ŝajnas al mi, ke ĝi estas konforma al tiu dolĉa instruo, kiun vi konfesas, kaj due, ĉar mi faris ĝin por vi. Mi diros al ili morgaŭ, ke al vi ili ŝuldas la liberecon, ke ili estu al vi dankaj kaj gloru vian nomon. Aliflanke mi sklavigas min mem al vi kaj al la feliĉo, kaj estu mi neniam liberigita! Malbenita estu Antiumo kaj la vojaĝoj de Ahenobarbus. Trioble, kvaroble feliĉa mi estas, ke mi ne estas tiel saĝa, kiel Petronius, ĉar eble mi devus iri Aĥajon. Dume la memoro pri vi dolĉigados al mi la momentojn de la foresto. Kiomfoje mi povos liberiĝi, mi eksidos sur ĉevalon kaj rapidos en Romon, por ĝojigi la okulojn per via vido kaj la orelojn per via dolĉa voĉo. Kiomfoje mi ne povos, mi sendos sklavon kun letero kaj demando pri vi. Mi salutas vin, dia, kaj ĉirkaŭprenas viajn piedojn. Ne koleru, ke mi nomas vin dia. Poste, se vi malpermesos, mi obeos, sed hodiaŭ ankoraŭ mi ne kapablas nomi vin alie. Min vin salutas el via estonta domo — per la tuta animo”