Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĈAPITRO XXXVI.

On sciis en Romo, ke la cezaro volas viziti envoje Ostion, aŭ pli ĝuste la plej grandan ŝipon en la mondo, kiu estis ĵus alportinta grenon el Aleksandrio, kaj el tie li iros la Ĉebordan vojon[1] en Antiumon. La ordonoj estis jam eldonitaj antaŭ kelkaj tagoj, tial de la mateno ĉe Porta Ostiensis amasiĝadis aregoj, konsistantaj el la loka popolaĉo kaj el ĉiuj nacioj de la mondo, por nutri la okulojn per la vido de la cezara sekvantaro; la roma popolo neniam estis sata je tiu ĉi spektaklo. La vojo al Antiumo estis nek malfacila, nek malproksima, kaj en la urbo mem, konsistanta el grandioze aranĝitaj palacoj kaj ĝardendomoj, oni povis trovi ĉion, kion postulis le komforto kaj eĉ la plej elektema tiama lukso. Tamen la cezaro kutimis kunprenadi, vojaĝante, ĉiujn objektojn, kiujn li favoris, komencante de muzikaj instrumentoj kaj objektoj de la ĉiutaga uzo, finante per statuoj kaj mozaikoj, kiujn oni kunmetadis eĉ tiam, se li volis nur por mallonga momento halti envoje, ĉu por ripozi, ĉu por manĝis. Pro tio en ĉiu ekskurso akompanis lin grandaj aroj da servistoj, ne kalkulante pretorianajn taĉmentojn kaj aŭgustanojn, el kiuj ĉiu havis apartan sekvantaron da sklavoj.

En tiu ĉi tago frumatene paŝtistoj el Kampanio, vestitaj surfemure per kapraj feloj, kun vizaĝoj bruligitaj de la suno, trapelis unue tra la pordego kvincent azeninojn, por ke Poppaea povu la sekvantan tagon post la alveno en Antiumon havi sian kutiman banon en ilia lakto. La popolaĉo kun rido kaj kontenteco rigardis la longajn orelojn de la bestoj, balancantajn sin meze de polvaj nuboj, kaj kun ĝojo aŭskultis fajfadon de vipoj kaj sovaĝajn kriojn de la paŝtistoj. Post la trapaso de la azeninoj aroj da servistoj kuris sur la vojon, kaj zorgeme ĝin puriginte, komencis ŝuti sur ĝin florojn kaj piniajn pinglojn. En la amaso oni ripetadis al si reciproke kun certa sento de fiereco, ke la tuta vojo, ĝis Antiumo, estis tiel surŝutota per floroj, kiujn oni kolektis el privataj ĝardenoj en la ĉirkaŭaĵoj kaj aĉetis por alta prezo de vendistinoj ĉe Porta Mugionis.

Laŭgrade kiel la matenaj horoj pasadis, la amaso kreskis

  1. Via Littoralis.