Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

oni vidis apartajn sklavojn kun etruriaj vazoj, apartajn kun la grekaj, apartajn kun ujoj oraj, arĝentaj aŭ faritaj el aleksandria vitro. Dividis ilin malgrandaj taĉmentoj da pretorianoj piedaj kaj rajdaj, kaj ĉiun grupon da sklavoj estris gardistoj, armitaj per vipoj, finitaj per pecoj da plumbo kaj fero, anstataŭ la klakŝnuroj. La irantaro, konsistanta el homoj, portantaj kun atento kaj zorgema respekto diversajn objektojn, aspektis kvazaŭ ia solena religia procesio, kaj tiu ĉi simileco iĝis ankoraŭ pli klara, kiam oni komencis porti muzikajn instrumentojn de la cezaro kaj de la kortego. Oni vidis tie harpojn, liutojn grekajn, liutojn hebreajn kaj egiptajn, lirojn, formingojn, citrojn, ŝalmojn, longajn felksformajn kornojn kaj cimpalojn. Rigardante tiun maron da instrumentoj, brilantaj en la suno de oro, bronzo, multekostaj ŝtonoj kaj perlamoto, oni povus kredis, ke Apolono aŭ bakho ekvojaĝas en la mondon. Poste aperis luksaj carrucae, plenaj de akrobatoj, dancistoj, dancistinoj, ariĝintaj en pentrindaj grupoj, kun tirsoj en la manoj. Post ili veturis sklavoj, distinitaj ne por servo, sed por lukso, nome knabetoj kaj malgrandaj knabinoj, elektitaj en la tuta Grekujo kaj Malgranda Azio, longharaj aŭ kun volviĝantaj bukloj, tenataj per oraj retoj, similaj al amoroj, kun vizaĝoj belegaj, sed tute kovritaj per dika tavolo da kosmetikaĵoj, por ke la vento de Kampanio ne brunigu iliajn delikatajn haŭtojn.

Kaj denove sekvis pretorian taĉmento, konsistanta el grandegaj sikambroj, barbohavaj, bluokolaj, kun haroj helaj aŭ ruĝetaj. Antaŭ ili standardistoj, nomataj imaginarii, portis la romajn aglojn, tabulojn kun surskriboj, statuetojn de la dioj germanaj kaj romaj, fine statuetojn kaj bustojn de la cezaro. El sub iliaj feloj kaj soldataj kirasoj videblaj estis brakoj sunbrunaj kaj fortaj, kiel batalmaŝinoj, kapablaj uzi la pezajn armilojn, per kiuj estis armitaj tiuspecaj gardistaranoj. La tero ŝajnis tremi sub iliaj egalaj, pezaj paŝoj, kaj ili, kvazaŭ konsciaj pri sia forto, kiun ili povis uzi kontraŭ la cezaroj mem, fiere rigardis la stratan amason, forgesante videble, ke multaj el ili venis tiun ĉi urbon en katenoj. Sed ili estis en malgranda aro, ĉar la ĉefaj pretoriaj fortoj restis en la tendoj loke, por gardi la ordon kaj disciplinon en la urbo. Kiam ili pasis, oni kondukis jungeblajn tigrojn kaj leonojn de Nero, por ke, se ekplaĉos al li imiti Dionizoson, oni povu jungi ilin al procesiaj veturiloj. Hindoj kaj araboj kondukis ilin per ŝtalaj, bantfinitaj ĉenoj, tiel tamen ĉirkaŭvolvitaj per floroj, ke ili ŝajnis plektitaj el solaj floroj. La