Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

bestoj, malsovaĝitaj de bestiarii, rigardis la amasojn per siaj verdaj, kvazaŭ dormemaj okuloj, kaj iafoje, levante la grandegajn kapojn, avide sorbis per la nazoj la homan ŝvitodoron, ĉirkaŭlekante la buŝegojn per siaj malglataj langoj.

Sekvis ankoraŭ cezaraj veturiloj kaj portiloj, pli kaj malpli grandaj, inkrustitaj per eburo, perloj, aŭ riĉaj je brilo de juveloj; post ili denove iris malgranda taĉmento da pretorianoj, romane vestitaj, konsistanta ekskluzive el italaj soldatoj-volontuloj[1]; denove amaso da eleganta sklava servistaro kaj knabetoj, kaj fine veturis la cezaro mem, kies proksimiĝon anoncis de malproksime kriado de la popolo.

En la stratamaso trovis sin ankaŭ Petro la apostolo, kiu deziris unufoje en la vivo vidi la cezaron. Akompanis lin Ligia, kun vizaĝo kaŝita sub densa vualo, kaj Ursus, kies forto estis por la knabino plej certa gardo meze de la malmodera kaj senbrida amaso. La ligo prenis en la manojn unu el la ŝtonegoj, destinitaj por la konstruata templo, kaj alportis ĝin al la apostolo, por ke tiu ĉi, surpaŝinte la ŝtonon, vidu pli bone, ol la aliaj. La amaso unue komencis murmuri, ĉar Ursus disŝovadis ĝin, kiel ŝipo disŝovas la ondojn, kiam tamen li sola levis la ŝtonegon, kiun kvar plej bravaj fortuloj el la popolo ne kapablu eĉ movi, la murmurado ŝanĝis sin en admiron kaj la ekkrioj „macte!” aŭdiĝis ĉiuflanke. Sed dume alvenis la cezaro. Li sidis en veturilo, havanta la formon de tendo, tirata de ses blankaj idumeaj virĉevaloj kun oraj hufaĵoj. La veturilo havis la formon de tendo kun speciale malfermitaj flankoj, por ke la amasoj povu vidi la cezaron. Estis tie sufiĉe da loko por kelkaj personoj, sed Nero, volante, ke la atento koncentriĝu ekskluzive je li, veturis tra la urbo sola, havante nur ĉe la piedoj du degenerintajn pigmeojn. Li estis vestita per blank tuniko kaj ametista togo, kiu ĵetadis violbluan brilon sur lian vizaĝon. De la tempo de la vojaĝo en Neapolon li rimarkinde grasiĝis. Lia vizaĝo grasŝvelis; de sub la malsupra makzelo pendis duobla mentono, pro kio la buŝo, ĉiam tro proksima al la nazo, ŝajnis nun malfermiĝi tuj sub la naztruoj. La dikan kolon li vualis, kiel ordinare, per silka tuko, kiun li ĉiumomente bonigadis sur si per

mano blanka kaj grasa, kovrita sur la artiko de ruĝaj haroj,

  1. La lonĝantoj de Italujo estis ankoraŭ de Aŭgusto liberigitaj de militserrvo, pro kio la t.n. cohors Italica, postenanta ordinare en Azio, konsistis el volontuloj. Ankaŭ en la pretoria gardistaro, se ĝi ne konsistis el alilandanoj, servis volontuloj.