Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

formantaj kvazaŭ sangajn makulojn. Li tamen ne permesis al epilatores elŝiri tiujn harojn, ĉar oni diris al li, ke tio ĉi kaŭzas tremadon de la fingroj kaj malhelpas liutludadon. Senfunda vanteco bildis sin, kiel ordinare, sur lia vizaĝo, kune kun laceco kaj enuo. Ĝenerale ĝi estis vizaĝo kune terura kaj arlekenaĉa. Veturante, li turnadis ambaŭflanken la kapon, duonfermante momente la okalojn kaj atente aŭskultante, kiel oni lin salutas. Salutis lin fulmotondro da aplaŭdoj kaj la ekkrioj: „saluton, senkompara — filo de Apolono, Apolono!” Aŭskultante tiujn ĉi vortojn li ridetadis, sed iafoje trakuris lian vizaĝon kvazaŭ nubo, ĉar la roma popolo estis mokema kaj, sentante sin sekura pro la granda nombro, ĝi permesadis al si mokajn ŝercojn eĉ kontraŭ grandaj triumfantoj, kontraŭ tiuj, kiujn ĝi efektive amis kaj estimis. Oni ja sciis, ke iam oni kriis dum la enveturo de Julio Cezaro en Romon: „civitanoj, kaŝu viajn edzinojn, ĉar enveturas kalva diboĉulo!” Sed la monstra memamo de Nero ne toleris eĉ plej etajn riproĉojn, nek mokojn, dume en la amaso, inter la laŭdaj ekkrioj, aŭdiĝadis la voĉoj. „Kuprobarba!… Kuprobarba! Kien vi portas vian flaman barbon? ĉu vi timas, ke Romo de ĝi ekflamos?” Kaj tiuj, kiuj tiel kriis, ne sciis, ke ilia ŝerco entenas teruran profetaĵon. La cezaron cetere ne tre kolerigis similaj voĉoj, tiom pli, ke li ne havis barbon, ĉar jam antaŭe li oferis ĝin en ora skatolo al Jovo Kapitola. Sed aliaj, kaŝitaj post la amaso da ŝtonegoj kaj ĉe la angulo de la templo, vokis: „Matricida! Nero! Oresto! Alkmeono!” kaj aliaj: „Kie estas Octavia!” „For la purpuron!” Poppaean, kiu veturis tuj poste, oni salutis per la krioj: „flava coma!”; per tiu ĉi esprimo oni nomis stratulinojn. La muzikema orelo de Nero kaptadis ankaŭ tiajn ekkriojn, kaj tiam li levadis per la fingroj sian poluritan smeraldon al la okulo, kvazaŭ volante ekvidi kaj fiksi en la memoro tiujn, kiuj ilin eligis. Tiamaniere lia rigardo haltis momente sur la apostolo, staranta sur la ŝtonego. Dum momento tiuj ĉi du homoj rigardis unu la alian, kaj en tiu tuta brila sekvantaro, en tiuj sennombraj amasoj neniu ekpensis, ke ĉi-minute rigardas unu la alian du regantoj de la tero, el kiuj unu baldaŭ pasos, kiel sanga sonĝo, kaj la alia, tiu maljunulo, vestita per simpla mantelo, prenos en eternan posedon la mondon kaj la urbon.

Dume la cezaro traveturis, kaj tuj post li du afroj portis grandiozan portilon, en kiu sidis la malamegata de la popolo Poppaea. Vestita, kiel Nero, per ametistokolora vesto, kun dika