Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tavolo da kosmetikaĵoj sur la vizaĝo, senmova, enpensiĝinta kaj indiferenta, ŝi aspektis kiel iu diino, kune belega kaj malbona, kiun oni portis kvazaŭ en procesio. Post ŝi sekvis denove kortego da vira kaj virina servistaro kaj vicoj da veturiloj kun instrumentoj de komforto kaj eleganteco. La suno jam estis delonge deirinta de la zenito, kiam komenciĝis traveturado de la aŭgustanoj — vicaro impona, brila, ŝanĝkolora, kiel serpento, kaj senfina. la maldiligenta Petronius, favore salutata de la amasoj, igis sin porti en portilo kune kun sia diinsimila sklavino. Tigellinus veturis en carruca, tirata de malgrandaj ĉevaloj, ornamitaj per blankaj kaj purpuraj plumoj. Oni vidis, kiel li leviĝadis en la veturilo kaj, etendante la kolon, rigardadis atente, ĉu la cezaro ne donos al li la signon, ke li translokiĝu apuden. El la aliaj la amasoj salutis per aplaŭdoj Licinianuson Pison, per rido Viteliuson, per fajfado Vatiniuson. Al Licinius kaj Lecanus, la konsuloj, oni sintenis indiferente, sed Tulius Senecio, kiun la popolo amis, oni ne scias pro kio, ankaŭ, same kiel Vestinus, ricevis aplaŭdojn de la amaso. La kortego estis sennombra. Ŝajnis, ke ĉiu, kiu distingiĝis en Romo per riĉeco, brilo aŭ eminenteco, elmigras en Antiumon. Nero neniam vojaĝis alie ol kun mil veturiloj, kaj la taĉmento de liaj akompanantoj preskaŭ ĉiam superis la nombron de soldatoj en legio[1]. Oni do montradis al si reciproke Domitiuson Aferon, kaj la kadukan Liciuson Saturninuson; oni vidis Vespasianon, kiu ne estis ankoraŭ militirinta en Judeon, el kie li revenis nur por meti sur la kapon la imperiestran kronon, kaj liajn filojn, kaj la junan Nervan, kaj Lucanuson, kaj Anniuson Gallon, kaj Quintianuson kaj multegajn virinojn, famajn pro sia riĉeco, beleco, lukso aŭ malĉasto. La rigardo de la amaso transportadis sin de la konataj vizaĝoj al la jungilaro, veturiloj, ĉevaloj, strangaj vestoj de la servistaro, konsistanta el ĉiuj nacioj de la mondo. En tiu ĉi inundo de lukso kaj grandeco oni ne sciis, kion rigardi, kaj ne nur la okuloj, sed ankaŭ la penso blindiĝadis pro tiuj oraj fulmaĵoj, pro tiuj koloroj purpuraj kaj violaj, pro flagrado de multekostaj ŝtonoj, pro brilo de vitrornamoj, perlamoto, eburo. Ŝajnis, ke la sunradioj mem sorbiĝadis en tiun brilan ondaron. Kaj kvankam en la popolamaso ne mankis mizeruloj kun kavaj vetroj kaj malsato en la okuloj, tamen tiu ĉi spektaklo ekscitis en ili ne nur ĝudeziron kaj envion, sed ankaŭ inspiris ravon kaj fierecon,

donante la senton de tiu povo kaj nevenkebleco de Romo, kiun

  1. En la tempo de la imperio legio kalkulis pli ol 12.000 homojn.