Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

formis kaj antaŭ kiu genuis la tuta mondo. Efektive, en la tuta mondo estis neniu, kiu kuraĝus kredi, ke tiu ĉi potenco ne daŭros tra ĉiuj jarcentoj, ne postvivos ĉiujn naciojn de la mondo kaj ke io sur la tero povos ĝin kontraŭstari.

Vinicius, veturanta en la fino de la korteganaro, je la vido de la apostolo kaj de Ligia, kiujn li ne esperis renkonti, elsaltis el la veturilo kaj, salutinte ilin kun radianta vizaĝo, komencis paroli per rapida voĉo, kiel homo, kiu ne havas tempon por perdi:

— Vi venis? Mi ne scias, kiel danki vin, ho Ligia!… Dio ne povis sendi al mi pli bonan antaŭsignon. Mi salutas vin refoje, adiaŭante, sed mi ne adiaŭas vin por longe. Envoje mi dislokis partajn ĉevalojn kaj en ĉiu libera tago mi estos apud vi, antaŭ ol mi elpetos permeson de reveno. Restu en sano!

— Restu en sano, Marcus — respondis Ligia kaj poste aldonis pli mallaŭte:

— Kristo vin gvidu kaj malfermu vian animon al la vortoj de Paŭlo.

Kaj li ekĝojis en la koro, vidante ŝian deziron, ke li baldaŭ iĝu kristano, do li respondis:

Ocelle mi! estu tiel, kiel vi parolas. Paŭlo preferas veturi inter miaj sklavoj, sed li estas kun mi, kaj li estos mia majstro kaj kunulo… Levu la vualon, mia ĝojo, ke mi ankoraŭ ekvidu vin antaŭ la vojaĝo. Kial vi vin tiel kovris?

Ŝi levis per la mano la vualon kaj montris al li sian helan vizaĝon kaj la mirindajn, ridantajn okulojn, demandante:

— Ĉu tio malplaĉas al vi?

Kaj ŝia rideto enhavis ioman knabinan koketemon, sed Vinicius, rigardante ŝin kun ravekscito, respondis:

— Tio malplaĉas al miaj okuloj, kiuj volus ĝis la morto rigardadi vin solan.

Poste li turnis sin al Ursus kaj diris:

— Ursus, gardu ŝin, kiel la pupilon de via okulo, ĉar ŝi estas ne nur via, sed ankaŭ mia — domina!

Dirinte ĉi tion, li ekkaptis ŝian manon kaj premis al ĝi la buŝon, je granda mirego de la stratamaso, kiu ne povis kompreni tian signan de respekto flanke de la brila aŭgustano al la knabino, vestita per simpla, preskaŭ sklavina vesto.

— Restu en sano…

Poste li rapide foriris, ĉar la tuta cezara sekvantaro jam estis konsiderinde antaŭeniĝinta. La apostolo Petro benis lin nerimarkeble per la signo de kruco, kaj la bona Ursus komencis lin tuj laŭdis, kontenta, ke lia juna mastrino aŭskultas avide